Komisiite de UNESKO ĉina muzeo publikigos gvidlibron pri protektado de antikvaj paperaĵoj

| 2015-11-26
Bookmark and Share


En la muzeo Tianyige

 

    La 23-an de novembro 20 restaŭristoj el Egiptio, Irako, Jordanio, Kuvajto kaj aliaj 6 arabaj landoj atingis la urbon Ningbo, sudorienta Ĉinio, por partopreni en la 20-taga trejnado pri restituo de paperaj antikvaĵoj. En la 25-a ili vizitis la muzeon Tianyige en la urbo.

 


Forigo de malpuraĵoj
 

Riparo de truetoj faritaj de insektoj
 

    La muzeo, kiel tutlanda grava organizaĵo por protekto de antikvaj libroj kaj unu el la 12 ŝtatnivelaj centroj de restaŭrado de klasikaĵoj, publikigos "Gvidlibron pri restaŭrado de klasikaĵoj kaj dokumentoj", komisiite de UNESKO en la 8-a de decembro. La gvidlibro ludos la rolon de scienca, normiga kaj taŭga konsultilo kaj internacia normo por restituo de antikvaj libroj kaj trejnado de koncernaj personoj en la orientazia regiono.

 


Faldi
 

Bindi
 

    Sekve la muzeo okazigos seminarion de UNESKO pri protektado de antikvaj paperaĵoj orientaziaj kaj komencos ekspozicion de la fruktoj de la programo "Protekto de papero: rimedoj por protekti paperaĵojn kaj tradicion de paperfarado". La eksponado daŭros de la 8-a de decembro ĝis la 10-a de januaro 2016.

 


Antaŭ la riparado
 

Post la riparado
 

    Post la naskiĝo de la arto de paperfarado, papero fariĝis transportanto de la ĉina kulturo. Ĉinio delonge staras en la unua vico en restaŭrado de paperaĵoj. Tianyige, starigita en 1561 kiel la plej frua librokonservejo privata, estas la plej malnova biblioteko en Azio restanta ĝis nun. Posedante profesiulojn pri restituo kaj modernajn aparatojn kaj laboratoriojn tiukampe, ĝi daŭre persistas en restaŭrado laŭ ĉinaj tradiciaj farmanieroj.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments