El Popola Ĉinio>头条新闻>

Infanoj estas la plej grandaj viktimoj de klimata ŝanĝo

| 2015-11-26
Bookmark and Share

 

    La 24an de novembro la Internacia Infana Krizokaza Fonduso de UN, kies sidejo troviĝas en Ĝenevo, publikigis raporton, laŭ kiu infanoj, precipe tiuj en malriĉaj regionoj, estas la plej grandaj viktimoj de klimata ŝanĝo.

 

    La raporto substrekas, ke 530 milionoj da infanoj en la mondo vivas en inundriskaj regionoj, inter ili preskaŭ 300 milionoj en malriĉaj landoj; kaj 160 milionoj da infanoj vivas en sekaj lokoj, inter ili 50 milionoj en malriĉaj landoj. Krome 115 milionoj da infanoj vivas en regionoj ofte trafitaj de tajfunoj, uraganoj aŭ ciklonoj.

 

    La raporto mencias ankaŭ, ke klimata ŝanĝo signifas pli da sekeco, inundo, varmego kaj aliaj ekstremaj klimatkondiĉoj, kiuj kontribuas por disvastiĝo de malario, diareo kaj aliaj malsanoj, influas la fruan kreskon de infanoj, kaj eble donas al infanoj dumvivan kaj neinversigeblan influon. La influoj eble estigos malbonan cirklon, kaj infanoj, al kiuj mankas pura trinkakvo kaj taŭgaj sanitaraj kondiĉoj, estos pli vundeblaj de inundo, sekeco kaj ŝtormo.

 

    Anthony Lake, agada direktoro de la fonduso, diris ke infanoj estas "la malplej respondecaj pri klimata ŝanĝo", tamen ili vivas en la sekvoj de la lasta. Vundeblaj grupoj alfrontas la plej gravan minacon. Li alvokis la internacian komunumon eviti la katastrofajn konsekvencojn de klimata ŝanĝo kaj fari ĝustan decidon en la baldaŭa pariza konferenco de UN pri klimata ŝanĝo.

 

Redaktoro: Liu Zijia

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments