El Popola Ĉinio>头条新闻>

Anoncita la plej granda diamant-malkovro de la lastaj cent jaroj

| 2015-11-20
Bookmark and Share

 

    La 19an de novembro la kanada diamantkompanio Lucara anoncis, ke antaŭ tri tagoj ĝi malkovris la duan plej grandan diamanton de la mondo en Bocvano, suda Afriko. La 1 111-karata diamanto estas ankaŭ la plej granda malkovrita en pli ol unu jarcento.

 

    Ĝi, granda kiel teniso kun dimensioj de 65mm×56mm×40mm, estas la plej granda diamanto ekspluatita per moderna maŝino. Kristale brila sen malpuraĵo, ĝi atingas la normon de duanivela diamanto.

 

    La diamanto estis malkovrita en la minejo Karowe en Bocvano. La kompanio Lucara havas ekskluzivan proprieton kaj administran rajton de la minejo, kaj la ekspluatado daŭras jam de tri jaroj. Post la anonco de la novaĵo, la akciprezo de la kompanio en Otavo altiĝis je 32%, kaj antaŭ tio ĝia akciprezo estis falinta je 26%. William Lamb, ĝenerala direktoro de la kompanio, tre ĝojis, kaj samtempe sin montris sufiĉe racia, "la graveco de tiu ĉi malkovro ne povas esti trotaksita". Aliaj du grandaj diamantoj, 813-karata kaj 374-karata respektive, estis malkovritaj ankaŭ en la sama minejo. Lamb ankoraŭ ne decidis kiel trakti la tri dimantojn, tamen almenaŭ li ne vendos ilin tuj.

 

Redaktoro: Liu Zijia

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments