El Popola Ĉinio>头条新闻>

Elterigitaj antikvaĵoj de la ĉefurbo de la dinastio Tang

| 2015-11-20
Bookmark and Share

    La 19-an de novembro la buroo pri antikvaĵoj de la registaro de Shaanxi-provinco, nordokcidenta Ĉinio, anoncis, ke arkeologoj elterigis 450 restaĵojn de la dinastio Tang (618-907) kaj trovis gravajn ruinojn de la komerca regiono de la tiama ĉefurbo de tiu ĉi antikva dinastio. Laŭ la konigo, la ruinoj kuŝas pli oriente de la tiama "orienta distrikto" de la antikva urbo.

 


Elterigitaj ceramikaĵoj
 


Fundo de elterigita vinkruĉo kun la restanta surskribo "Trinkejo de..."

 

    Ĝis nun, de la terpeco larĝa je 500 kvadrataj metroj oni jam elprenis 450 antikvaĵojn, inkluzive de briko, argila tegolo, jadaĵo, bronzaĵo, vitraĵo, gemo por fingroringo, tiutempa monero kaj fundo de vinkruĉo kun la restanta surskribo en ideogramoj "Trinkejo de..." (la nomo de la trinkejo ne legeblas) kaj aliaj.

 


Sur la elterigita vitropeco ankoraŭ restas surtegaĵo.
 


La malprofundaj putoj montras, ke antaŭ 2 mil jaroj la grundakva nivelo estis alta.

    Dum la laborado, oni trovis ruinojn de 3 antikvaj vojoj, 3 kanaloj, metiejo malantaŭ butiko, 4 putoj, 2 subteraj konservejoj, 11 akvotrasorbigaj putoj, 12 kavoj de cindro kaj tiel plu.

 

    Laŭ historiaj dokumentoj, dum la plej prospera periodo de la dinastio, la distriktoj orienta kaj okcidenta estis la plej grandaj komercaj regionoj de la ĉefurbo, kaj la orienta distrikto estis unu el la centroj de metiarto kaj negoco. Tiam en tiu ĉi regiono viciĝis butikoj, viglis komercistoj kaj prosperis industrio kaj komerco.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments