El Popola Ĉinio>头条新闻>

La Sekureca Konsilio de UN forte kondamnis IŜ pro ĝia kruela ago mortigi la ĉinan kaj norvegan garantiulojn

| 2015-11-20
Bookmark and Share

 

    La 18-an de novembro la ekstremisma organizo "Islama Ŝtato" (IŜ) anoncis, ke ĝi mortigis la ĉinan kaj norvegan garantiulojn.

 

    La 19-an de novembro la Sekureca Konsilio de UN publikigis deklaron kiu forte kondamnas IŜ pro ĝia kruela ago.

 

    La deklaro diras, ke la Sekureca Konsilio de UN forte kondamnas IŜ pro ĝia malnoblega kaj malkuraĝa ago mortigi ĉinan civitanon Fan Jinghui kaj la norvegan Grimsgaard-Ofstad. Tiuj krimoj refoje montras la kruelecon de IŜ. La Sekureca Konsilio de UN esprimis profundan kompaton kaj bedaŭron al la familianoj de la du viktimoj kaj al la ĉina kaj norvega registaroj.

 

    La Sekureca Konsilio de UN emfazis, ke ĝi certe persekutu kaj punu la respondeculojn pri la okazaĵo, kaj alvokas diversajn landojn strikte kunlabori kun la ĉina kaj norvega registaroj. La Sekureca Konsilio de UN reasertis, ke la terorismo faras seriozajn krimojn al la popoloj de diversaj landoj en la mondo kaj serioze endanĝerigas la internaciajn pacon kaj sekurecon. Pro tio la internacia komunumo devas uzi ĉiujn rimedojn kontraŭ la terorismo.

 

    En la sama tago, ĉina prezidanto Xi Jinping, kiu ĉeestas la 23-an Neoficialan Konferencon de Gvidantoj de APEK en Manilo, Filipinoj, parolis pri la mortigo de la ĉina civitano. Li diris ke Ĉinio forte kondamnas IŜ pro ĝia kruela ago, terorismo estas malamiko de la homaro, Ĉinio firme kontraŭas la terorismon en iu ajn formo kaj firme batalos kontraŭ la perforta kaj terorisma krimado, kiu defias la plej bazan normon de la homa civilizacio.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments