El Popola Ĉinio>头条新闻>

Energi-ŝparado de Ĉinio okupas pli ol duonon de tiu de la tuta mondo

| 2015-11-20
Bookmark and Share

 

    La 19an de novembro la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio okazigis gazetaran konferencon, kaj publikigis la jaran raporton pri politiko kaj ago de Ĉinio por pritraktado de klimata ŝanĝo.

 

    La raporto amplekse prezentas la politikojn kaj atingojn de Ĉinio en pritraktado de klimata ŝanĝo en la lasta jaro. La donitaĵoj montras, ke ĝis 2014 la emisiado de karbona dioksido po unuo de la malneta enlanda produkto de Ĉinio reduktiĝis per 6,1% surbaze de tiu en 2013, je 15,8% pli malmulte ol tiu en 2010; en la periodo de la 12a Kvinjara Plano la proporcio de nefosiliaj fueloj en la konsumo de primaraj energioj atingis 11,2%, je 4,4% pli multe ol tiu en 2005; la arbaraj rezervoj kreskis je 2,188 miliardoj da kubmetroj kompare kun tiu en 2005 kaj je 1,5 miliardoj da kubmetroj pli ol la promesita celo.

 

    En junio Ĉinio prezentis dokumenton pri pritraktado de klimata ŝanĝo, memvolaj kontribuoj de Ĉinio, al la sekretariejo de la Kadra Konvencio de UN pri Klimata Ŝanĝo. La dokumento difinas, ke la emisiado de karbona dioksido atingos la pinton antaŭ 2030, la proporcio de nefosiliaj fueloj en la konsumo de primaraj energioj atingos 20% antaŭ 2030, la emisiado de karbona dioksido po unuo de la malneta enlanda produkto en 2030 reduktiĝos je 60-65% surbaze de tiu en 2005, kaj la arbaraj rezervoj ĝis 2030 kreskos je 4,5 miliardoj da kubmetroj surbaze de tiu en 2005. Xie Zhenhua, vicdirektoro de la Ĉina Ŝtata Komisiono pri Disvolviĝo kaj Reformado kaj speciala delegito de Ĉinio pri aferoj de klimata ŝanĝo, diris, ke ŝpari energion kaj altigi ties efikecon estas ĉefaj rimedoj por atingi la celon. "Laŭ donitaĵoj de la Monda Banko, en la pasintaj 20 jaroj la energi-ŝparado de Ĉinio okupis 52% de tiu de la tuta mondo, kaj kun aldono de la ŝparado en la lastaj du jaroj la totala ŝparado superis 52%. Tio signifas, ke la energi-ŝparado de Ĉinio okupas pli ol duonon de tiu de la tuta mondo. En la lastaj kvin jaroj Ĉinio okupis 25% de la tutmonda kapacito de generatoroj per renovigebla energio, kaj tiu kvanto kreskis ĝis 37-40% en 2013 kaj 2014. Alivorte, renovigebla energio tre rapide disvolviĝas en Ĉinio."

 

Redaktoro: Liu Zijia

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments