El Popola Ĉinio>头条新闻>

Protekti tradiciajn vilaĝojn en Ĉinio

| 2015-11-17
Bookmark and Share


En la kunvenejo

 

    La 16-an de novembro inaŭguriĝis la 1-a Pintkunveno por Ĉinaj Tradiciaj Vilaĝoj en Qiandongnan en la urbo Kaili de la Qiandongnan-a Mjaŭ-a kaj Dong-a Aŭtonoma Subprovinco de Guizhou en sudokcidenta Ĉinio. La kunveno celas prezenti la trajtojn de la tradiciaj vilaĝoj en la provinco Guizhou kaj montri al la publiko la koncepton de la provinco kiel protekti, heredi kaj disvolvi la malnovajn vilaĝojn.

 


Vilaĝo de la nacio Dong en la gubernio Liping
 

    En la kunveno oni anoncis starigon de la ligo por protekti kaj evoluigi tradiciajn vilaĝojn en Guizhou, la fondon de la fonduso por la protektado kaj aliajn fruktojn. Ĉio ĉi tio estas kontribuo al la protekto, heredo kaj disvolvo de ĉinaj tradiciaj vilaĝoj.

 


Vilaĝo Jiaobao de la gubernio Taijiang
 

    Oni ankaŭ adoptis la deklaron de la ĉi-foja kunveno. Per ĝi la partoprenantoj alvokas, ke la registaro, la rondo de komercistoj, tiu de scienculoj, amaskomunikiloj, diversaj neregistaraj organizaĵoj kaj aliaj personoj kunlaboru kaj kune subtenu la aferon por trovi novan koncepton de la protektado, kolekti koncernajn teorion kaj sperton, kundividi ĉi-flankan sukceson kaj akceli la perfektiĝon de rilataj politikoj.

 


Konstruo de ligna domo laŭ tradicia maniero
 

    La kunveno okazas en Qiandongnan, tial ke la subprovinco posedas la ekonaturecon, diversnacian kulturon kaj multajn bone konservatajn vilaĝojn. Inter la 3 900 vilaĝoj kiuj nature estiĝis kaj ne formas administrajn unuojn, 276 el ili estis enlistigitaj kiel tradiciaj vilaĝoj de Ĉinio, kaj la nombro okupas 10.8% de la totalo en la lando.

 


Tradicia nupto de la nacio Mjaŭ
 


Festaj kostumoj de la nacio Dong
 

    En la lastaj jaroj la subprovinco publikigis regionan regularon, laŭ kiu ĝia financa departamento aranĝas specialan monsubtenon por la protektado. Per la manieroj de registara aĉetado, oficialigo de vilaĝanaj reguloj kaj aliaj, oni plifortigas la konscion de tiuj vilaĝanoj pri la protektado de tradiciaj vilaĝoj kaj tiel starigis efikan sistemon por tiu celo.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments