El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Literatura konkurso Liro-2015

| 2015-11-16
Bookmark and Share

 

    La redakcio de La Ondo de Esperanto denove invitas al la tradicia literatura konkurso Liro. Same kiel en la du antaŭaj jaroj ankaŭ en 2015 la konkurso havos nur tradukajn branĉojn.

 

    Por Liro-2015 estas proponitaj du tradukendaj verkoj:

 

    1. Traduko el la angla: Lost on dress parade – novelo de O. Henry;

 

    2. Traduko el la rusa: Bargamot i Garasjka – novelo de Leonid Andrejev.

 

    La originaloj de la tradukendaj tekstoj estas elŝuteblaj en la retejo:

 

    Lost on dress parade;

 

    Bargamot i Garasjka.

 

    Subskribu vian konkursaĵon per pseŭdonimo kaj aldonu slipon kun indiko de la pseŭdonimo, aŭtenta nomo kaj poŝta adreso.

 

    Sendu kvar tajpitajn, komputile kompostitajn aŭ klare skribitajn ekzemplerojn de la konkursaĵo al la sekretario de Liro, Halina Gorecka (RU-236039 Kaliningrad, ab. ja. 1205, Ruslando). Oni povas sendi la tekstojn rete (slipoj estu sendataj en apartaj mesaĝoj), al la ret-adreso sezonoj@yahoo.com.

 

    La konkursaĵoj devos atingi la sekretarion antaŭ la 1a de decembro 2015.

 

    La laŭreatoj (unu en ĉiu branĉo) ricevos diplomojn kaj libropremiojn. La organizantoj ĝis la 1a de januaro 2018 havos la ekskluzivan rajton de la unua publikigo de la premiitaj konkursaĵoj en La Ondo de Esperanto, libroforme kaj elektronike.

 

    La kopirajto restas ĉe la aŭtoro, kiu konsentas cedi ĝin senpage al la organizantoj en okazo de libroforma eldono. La plej bona traduko de la novelo de O. Henry aperos en la antologio de anglalingva literaturo, eldonota de Sezonoj.

 

    Bonŝancon!

 

Halina Gorecka

sekretario de Liro

(el La Balta Ondo)

Redaktoro: Niu Xueqin

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments