El Popola Ĉinio>头条新闻>

Novaj ŝanĝoj en la ĉina ekonomio

| 2015-11-12
Bookmark and Share

    En la 11-a de novembro, la tutgloba aĉet-festivalo, la vendokvanto de la retbutikoj refoje kreis miraklon. En tiu tago la vendosumo de la retbutiko Tmall atingis 91.2 miliardojn da juanoj. El tio oni povas vidi novajn ŝanĝojn en la ĉina ekonomio.

 


La 11-an de novembro la vendosumo de la retbutiko Tmall atingis 91.2 miliardojn da juanoj.
 
    Unue, multe kreskis la nombro de kamparaj retaĉetantoj. Laŭ donitaĵo el la retbutiko Alibaba, en la 11-a de novembro kamparanoj de pli ol 8 mil vilaĝoj de Ĉinio unuafoje faris retaĉetadon per la retejo Taobao. La unua mendo al la kamparo atingis la vilaĝon Zhuping de la gubernio Fengjie en la urbo Chongqing je la 1-a horo kaj 48 minutoj de la 11-a de novembro.

 

    Due, rapide kreskis la nombro de fremdlandaj retaĉetantoj. Tio havigis grandegan spacon por transformado kaj promocio de la fabrika industrio de Ĉinio. Unu horon post komenco de la aĉet-festivalo, aĉetantoj el pli ol 220 landoj kaj regionoj mendis per AliExpress, komerca platformo de Alibaba.

 

    Trie, translanda retaĉetado estas atentata de la mondo kaj montris grandegan viglecon de la konsuma postulo de la ĉina ekonomio. Nur en unu minuto kaj 45 sekundoj post komenco de la aĉet-festivalo, la sumo de la translanda komercado superis la tuttagan de la 11-a de novembro 2014. En tiu tago la usona retejo Amazon, internacia magnato de elektronika komerco, faris rabatan vendadon, kiu ĝenerale okazas nur en la "nigra vendredo".

 

 
    Krom tio, surliniaj aĉetado kaj vendado disvolviĝis al la surlinia kaj sublinia kune, de aĉetado de komercaĵoj al tiu de diversaj servoj pri turismo, beligo de ungoj hejme ktp. Estas ankaŭ multe da remaĉindaj novaj ŝanĝoj de la ekonomio. Oni havas motivon atendi, ke la vojo de transformado kaj promocio de la ĉina ekonomio estos pli kaj pli glata kaj pli kaj pli larĝa dank' al la forta konsuma merkato kaj al la "Interreto plus".

 

Redaktoro: Niu Xueqin

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments