El Popola Ĉinio>头条新闻>

"La 11-a de novembro" en Ĉinio

| 2015-11-11
Bookmark and Share

    En la okuloj de multaj ĉinoj, la 11-a de novembro jam fariĝis "karnavalo de retaĉetado". Sed fakte antaŭ pluraj jaroj la tago estis prezentata kiel "Gefraŭla Tago". Kio okazis intertempe?

 

    Deveno de "Gefraŭla Tago"

 

 

    En la komencaj jaroj depost la apero de tiu ĉi tago, ĝi estis festo inter gejunuloj por distriĝo. Rimarku, ke en la dato staras kvar ciferoj de "1". La cifero aspketas kiel bastono kaj en la ĉina lingvo "bastono" signifas iun kiu ne havas edzinon. Pro tio la tago kun 4 "bastonoj" fariĝis la festo de gefraŭloj.

 

    Estas ankaŭ pluraj diroj pri la deveno de la "Gefraŭla Tago". Laŭ unu el la plej vaste konataj, en la 1990-jaroj kelkaj nankinaj studentoj okazigis aranĝon, kiu portis la nomon de tiu tago. En 1999 oni jam kolektive festis la tagon kiel regulan feston en Tsinghua-Universitato. Ankaŭ iu raportis, ke 6 studentoj de la Pekina Teknologia Instituto plej frue festis la tagon.

 

    Kvankam ekzistas tiom da diroj, tamen estas certe, ke la deveno de la tago estas ligita kun altlernejo. Do, specialistoj diras, ke la festo havas tipe subkulturan karakteron, venante de la medio de gejunuloj, kaj ke ĝi estas malsama ol la ĉefflua kulturo.

 

    Kutimoj de la "Gefraŭla Tago"

 

 
    La plej evidenta ekzemplo pri tio estas la fakto, ke por la festo nature naskiĝis serio da "ritoj". Oni povus tion resumi kiel jene: en tiu ĉi tago fraŭloj devis preni specialan manĝon de 2 frititaj farunaĵoj bastonformaj kaj 1 ovo, aŭ, de 4 frititaj farunaĵoj kaj 1 baŭzi-o; la festa donacaĵo devas esti manĝbastonoj (haŝioj); festantoj devas partopreni en okazaĵoj de gefraŭloj, ktp.

 

    La tiel nomata "festo" havas fortan modernan etoson, ĝi ne estas tradicia festo de Ĉinio kaj kolizias kun la tradicia koncepto pri geedziĝo laŭ kiu gefraŭloj devus senti ĉagrenon pri sia statuso. Sed tio tute ne ĝenas gejunulojn montriĝi kaj esprimi sian fraŭlecon per la "ritoj" en la festo. Aliaj diras, ke tio spegulas la socikulturan psikon kun senŝarĝeco, distreco kaj memamuzeco de la juna generacio fronte al ilia identeco.

 

    De subkulturo al karnavalo de retaĉetado

 

 
    Estas vaste konate, ke la jaro 2009 estis la komenca jaro por la retaĉeta karnavalo inter retbutikoj kaj retumantoj en la 11-a de novembro. Tiam, la kompanio Taobao.com unuafoje elpuŝis la ĉeftemon de "Gefraŭla Tago" en sia vasta reklamado. La reklamo kriis: "Eĉ sen la akompano de amik(in)o, ni povas freneze aĉeti!"

 

    Tiel, la plej moderna kompanio pri interreta komerco kunigis sin al kolektiva aĉetado de la gejunula subkulturo, kaj tuj sukcesis akiri grandegan profiton.

 

    Nun, ni povas diri, ke la projekto de la tago "11·11" sukcese komercigis la "Gefraŭlan Tagon", la ĵus naskiĝinta "festo" de la junulara subkulturo transformiĝis en aĉetan karnavalon de la socia ĉeffluo.

 

    Certe, plejparte dank' al la simila esenco, la komercigo sukcesis. Koncernaj fakuloj diras, ke la junulara subkulturo proksimiĝas al la konsuma kulturo.

 

    Hodiaŭ, kiam oni parolas pri "La 11-a de novembro", retaĉetado jam anstataŭis frititajn farunaĵojn kaj ovojn. Oni nun pasigas la "feston" jene: antaŭ la tago kune ĝui la rigardadon de objektoj en sia interreta aĉetkorbo kaj post la tago kune plendi pri pakaĵkuriero, kiu ankoraŭ ne alvenas. Dume, ne ĉesos la enhava ŝanĝiĝo de la tago. Nek ĉesos la ŝanĝiĝo de la subkulturo malantaŭ la "festo" nek tiu de la konsuma kulturo sur la retaĉeta karnavalo.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments