El Popola Ĉinio>头条新闻>

La Monda Banko: klimata ŝanĝo eble malriĉigos cent milionojn da homoj

| 2015-11-10
Bookmark and Share

 

    La 8an de novembro la Monda Banko publikigis raporton, dirante, ke se oni ne alprenos taŭgajn kontraŭrimedojn por reagi al klimata ŝanĝo, la nombro de tutmondaj malriĉuloj kreskos je 100 milionoj antaŭ 2030.

 

    La raporto diris, ke la problemoj de klimata ŝanĝo malhelpas la efektivigon de la plano pri malriĉeco-malkresko. Plie, la plej malriĉaj homoj suferas de la efiko de tutmonda varmiĝo, kiel ekzemple ekstrema vetero kaj reduktiĝo de la kvanto de akvopluvo.

 

    Prezidanto de la Monda Banko Jim Yong Kim informis per komunikaĵo: "Klimata ŝanĝo donas la plej severan baton al la plej malriĉaj homoj. Nia defio estas eviti, ke milionoj da homoj falu en ekstreman malriĉecon pro klimata ŝanĝo."

 

    Kunaŭtoro de la raporto diris, ke ĝi estas la rezulto de enketo al 1,4 milionoj da homoj en 92 landoj. "Kiam ni demandis ilin kial ili falis en malriĉecon, la respondoj estis koncentritaj en tri flankoj: trafita agrikulturo, inkluzive de nutraĵa prezaltiĝo; naturaj katastrofoj, ekzemple inundo, sekeco kaj ŝtormo; sanproblemoj, inkluzive de disvastiĝo de malario kaj disenterio."

 

    La raporto citis kelkajn studojn, laŭ kiuj klimata ŝanĝo eble influos la produktokvanton de agrikulturaj plantoj. Klimata ŝanĝo povas redukti produkton de agrikulturaj plantoj je maksimume 5% ĝis 2030 kaj 30% ĝis 2080.

 

    Tutmonda varmiĝo kaŭzos pli da sanproblemoj al malriĉuloj, grandigon de la kvanto de malsanuloj pro malario kaj disenterio kaj malrapidiĝon de elkresko. Pro malaltaj enspezoj kaj manko de san-asekuro en malriĉaj landoj, iliaj elspezoj pri resanigado kreskos ĝis pli ol 50%.

 

Redaktoro: Liu Zijia

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments