El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ekfunkciis la Ponto por Amikeco inter Ĉinio kaj Francio

| 2015-11-10
Bookmark and Share


La ceremonio por funkciigi la Ponton por Amikeco inter Ĉinio kaj Francio

 

    La 9-an de novembro, sub atesto de ĉinaj kaj francaj ŝtatoficistoj, ekfunkciis la Ponto por Amikeco inter Ĉinio kaj Francio super la rivero Hanjiang.

 


La Ponto por Amikeco inter Ĉinio kaj Francio

 

    Por konstrui la ponton la Tria Inĝeniera Buroo de Ĉina Konstruado investis 678 milionojn da juanoj. La ponto, grava projekto de la ekologia modela urbo de Ĉinio kaj Francio en Wuhan, havas 6 vojojn por dudirektaj veturiloj kaj longecon de 4 391 kilometroj inkluzive de la ĉefa ponto 430-metra, alirponto 813-metra kaj alia parto 3 148-kilometra. Ĝi komenciĝas sude en la distrikto Caidian de Wuhan, ĉefurbo de la provinco Hubei, atingas norde la distrikton Dongxihu kaj kunligas la nacian vojon 107. La ponto starigis gravan pasejon por la ekologia modela urbo de Ĉinio kaj Francio en Wuhan kaj laŭ ĝi oni povas atingi azi-eŭropan kontinenton. Ĉe la du flankoj de la ponto videblas la vortoj "La Ponto por Amikeco inter Ĉinio kaj Francio" gravuritaj sur ŝtonplato por atesti la senĉese disvolviĝantan amikecon inter Ĉinio kaj Francio.

 


Senvualigo de la Ponto por Amikeco inter Ĉinio kaj Francio

 

    Tiu ponto super la rivero Hanjiang, la 7-a ŝosea ponto de Wuhan, kiel grava trafika nodo de la ekologia modela urbo de Ĉinio kaj Francio en Wuhan, ne nur starigis pasejon por ekonomio, popola vivo kaj internacia komerco, sed ankaŭ kunligis amikan komunikadon inter la du landoj.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments