El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

En Vikipedio konkursas tradukantoj

| 2015-11-09
Bookmark and Share

 

    Dum la tuta novembro 2015 okazas konkurso pri tradukado en la Esperanta Vikipedio. Organizas ĝin la laborgrupo Esperanto kaj Libera Scio kun helpo de la internacia vikimedia movado kaj la Fondaĵo Vikimedio. Partoprenantoj ne nur pliriĉigos liberan sciaron en Esperanto sed ankaŭ konkursos pri valoraj premioj.

 

    Multaj Vikipedioj jam organizis konkurson pri verkado, tradukado aŭ korektado de artikoloj. Temas pri eksterordinara okazaĵo, kiam spertaj vikipediistoj por kelka tempo unuiĝas ĉirkaŭ unu konkretaĵo kaj fojfojaj kontribuantoj aktiviĝas. Samtempe ĝi tre taŭgas por absolutaj Vikipediaj novuloj por fari unuan paŝon en la vojo de kontribuado. Sian sperton havas ankaŭ la Esperanta Vikipedio, kie E@I en aprilo 2010 organizis konkurson pri plibonigado de mil plej gravaj artikoloj. Sukceso de la konkurso estis tuj videbla – dum unu monato estis la plej granda kresko de tiuj artikoloj inter ĉiuj Vikipedioj, kaj tio alportis al la Esperanta Vikipedio la unuan lokon en amikeca vetkurado pri kvalito de artikoloj.

 

    Nun la laborgrupo Esperanto kaj Libera Scio decidis fari konkurson pri tradukado de artikoloj al Esperanto. Krom unufoje plimultigi kvanton de artikoloj ni esperas inspiri partoprenantojn pri pli ofta tradukado de kvalitaj artikoloj.

 

    La truko estas en la nova traduka helpilo, EnhavTradukado, kiu estas ŝaltita en ĉiu Vikipedio. EnhavTradukado diversmaniere helpas al tradukantoj – la tuta tradukado okazas en unu fenestro de retnavigilo, tradukanto samtempe vidas la originan kaj tradukatan tekston, pure teĥnikaj aferoj, kiel prilaboro de ligiloj al aliaj artikoloj kaj al aliaj Vikipedioj okazas aŭtomate. Aldone, de kelkaj lingvoj disponeblas eĉ helpo de maŝina tradukado; kiun tamen necesas ĉiam kontroli kaj lingve poluri.

 

 

    Ĉar tradukado estas pli rapida ol verkado, kaj ĉar lingva reviziado de antaŭpreparita traduko estas signife pli rapida ol permana tradukado, uzante EnhavTradukadon eblas sufiĉe rapide kreadi multajn novajn bonkvalitajn artikolojn. Tio aparte bone uzeblas por ĝeneralaj temoj, kiuj estas bone priskribitaj en aliaj lingvoj kaj estas politike kaj kulture neŭtralaj, ekzemple, naturaj sciencoj. Sed, evidente, pri pure Esperantaj temoj esperantistoj plejparte devos dekomence verkadi. Aliflanke, politike tiklaj temoj, kiel militoj, landlimaj ŝanĝoj kaj ŝtatestroj, malgraŭ ĉiuj klopodoj de alilingvaj vikipediistoj pri neŭtraleco, povas porti neekvilibron kaj preferon de unu flanko; tiaokaze pli indas permane traduki el pluraj fontoj aŭ dekomence verki.

 

    Fine, nome de la organiza teamo, mi bonvenigas vin al la konkurso, kreado de plej granda kaj bonkvalita ĝenerala enciklopedio en Esperanto kaj disvastigado de scio!

 

    https://eo.wikipedia.org/wiki/Vikipedio: Konkurso

 

KuboF Hromoslav

(el La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2015/11/konkurso)

Redaktoro: Niu Xueqin

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments