El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉina ekspedicio al Antarktio varbas membrojn el la publiko

| 2015-11-06
Bookmark and Share


Sukcesis la 24-a scienca ekspedicio de Ĉinio al Antarktio

 

    Lastatempe la oficejo por polusa esplorado sub la Ŝtata Oceana Administracio de Ĉinio publikigis sian dung-planon, laŭ kiu la oficejo publike varbas kandidatojn por ekspedicio al Antarktio por vintropasiga loĝistiko en scienc-esplora stacio. Laŭ tiu varb-anonco oni bezonas kuiriston, kuraciston, elektriston, inĝenieron kaj tiel plu. Estas postulate, ke la dungitoj estu sanaj fizike kaj spirite, kaj havu koncernajn fakan kapablon kaj laborsperton. La elektitoj estos dungitaj de la loĝistika teamo de la 33-a scienca ekspedicio de Ĉinio al Antarktio.

 


En la 31-a scienca ekspedicio de Ĉinio al Antarktio pingvenoj laŭvice preterpasas la ĉinan scienc-esploran stacion Zhongshan

 

    Kiel la plej granda "profito" de la laboro en Antarktio, la loĝistikaj laborantoj havos ŝancon propraokule vidi pingvenojn. Por mediprotekto, ĉinaj stacioj estas konstruitaj ne proksime de la loĝlokoj de pingvenoj. "Sed ni povas vidi ilin, de tempo al tempo ili eĉ libere paŝas en nian stacion," sciencistoj de la supre menciita oficejo diris, "krom pingvenoj, oni povas vidi ankaŭ aŭroron."

 


Teamo de la 31-a scienca ekspedicio de Ĉinio al Antarktio dum veturado en Antarktio

 

    Laŭ la anonco, la membroj de la ekspedicio al Antarktio ricevos jenan salajron: dungitoj en la stacio Changcheng povos ricevi la jaran monsumon de 200 mil juanoj kaj tiuj en la stacio Zhongshan 250 mil. En la stacio Zhongshan oni ricevos pli grandan salajron ol en la stacio Changcheng, ĉar, unuflanke, Zhongshan estas pli proksima al la suda poluso ol la Changcheng, kaj la stacio Changcheng situas ekster la Antarkta Cirklo dum Zhongshan estas en la cirklo; aliflanke, la loĝistikaj laborantoj de la stacio Zhongshan devos pli longe resti en la stacio: la laborperiodo en Changcheng estos de la komenco de decembro en 2016 ĝis la fino de decembro en 2017 kaj tiu en Zhongshan -- de la fino de novembro en 2016 ĝis la komenco de aprilo en 2018.

 


Pingvenoj

 

    La 7-an de novembro la 32-a scienca ekspedicio de Ĉinio al Antarktio veturos per la scienc-esplora ŝipo Xuelong al sia celo de Ŝanhajo. Dum la ĉi-foja ekspedicio la unua ĉina polusregiona aviadilo kun fiksaj aloj faros sian prov-flugadon. Kaj, kiel la unua paŝo al memproduktado de polusregionaj aparatoj, la unua ĉina ajn-terena veturilo (All Terrain Vehicle) partoprenos en la ekspedicio. La 4-an de la kuranta monato oni jam transdonis ĝin al la teamo en la speciala haveno por polusoregiona ekspedicio de Ĉinio.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments