Novaj navigadteknologioj de Ĉinio por spaco kaj submaro
Kiuj novaj teknologioj estas eksponataj en la 17a Ĉina Internacia Industria Foiro en Ŝanhajo, kun la temo "novigeco, kibernetiko kaj verdeco", kies celo estas disvolvi aŭtomatigon?
Astronaŭta roboto "Xiao Tian", tre inteligenta, povas plenumi tion, kion faras homoj. En la estonteco, ĝi povas esti uzata en kosmostacio por anstataŭi astronaŭtojn en komplikaj misioj kaj fari senpilotan sondadon sur la luna surfaco. (Foto de Zhang Jiansong, raportisto de la Xinhua-a Novaĵ-Agentejo)
Tiu sondilo por Marso povas komuniki el maksimuma distanco de 400 milionoj da kilometroj. (Foto de Zhang Jiansong, raportisto de la Xinhua-a Novaĵ-Agentejo)
"Jinghai-I" mezuris insulojn kaj rifojn en la Suda Ĉina Maro. (Foto de Zhang Jiansong, raportisto de la Xinhua-a Novaĵ-Agentejo)
Flava "Ĉielarko" sukcese sin provis lastatempe en la Suda Ĉina Maro je la profundeco de 4 mil metroj. (Foto de Zhang Jiansong, raportisto de la Xinhua-a Novaĵ-Agentejo)
Redaktoro: Wang Lihua
Ipernity: El Popola Chinio Facebook: EPC El Popola Chinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat
No Comments