Suda Ĉina Maro>Historio>

La unua 10-mil-metro-klasa senpilota batiskafo "Ĉielarko" produktita de Ĉinio

| 2015-11-04
Bookmark and Share


La batiskafo "Ĉielarko" unuafoje eksponata

 

    La 3-an de novembro la unua 10-mil-metro-klasa senpilota batiskafo "Ĉielarko" produktita de Ĉinio estis eksponita en la Ĉina Internacia Industria Foiro en Ŝanhajo. Tio estas ĝia unuafoja montriĝo antaŭ la publiko. Laŭ diskonigo, krom subakva kamerao, subakvaj lampoj kaj kabloj, aliaj aparatoj de la batiskafo, inkluzive de la sistemo por enmeti kaj rericevi la batiskafon, tiu de relajtenado, optik-fibraj kabloj, tiu por akvosurfaca navigado, estis produktitaj de Ĉinio mem.

 


La batiskafo "Ĉielarko" unuafoje eksponata

 

    De la 26-a de septembro ĝis la 25-a de oktobro oni 11-foje testis la batiskafon "Ĉielarko" kaj ĝian surterigilon en malprofunda kaj profunda marareoj de la Suda Maro de Ĉinio. La maksimuma profundeco, kiun la batiskafo povas atingi, estas 2 100 metroj kaj 4 328 metroj respektive. La surmara testado montris, ke bone funkcias la akvosurfaca regpanelo de la batiskafo, ĝia ekipaĵo por montri kaj regi akvosurfacon kaj tiu por akvosurfaca elektro-distribuado, bone funkcias ankaŭ la batiskafo mem.

 

    La batiskafo "Ĉielarko" veturos al Mariana Tranĉeo plej profunda en la mondo por fari teston en 10-mil-metra profunda maro. Laŭ plano oni faros kunhoman teston de la batiskafo en la jaro 2018.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments