El Popola Ĉinio>头条新闻>

Nanchang de Ĉinio: konkurso pri manĝaĵ-gravurado

| 2015-11-02
Bookmark and Share

 

 

    La 1-an de novembro okazis konkurso pri manĝaĵ-gravurado en la urbo Nanchang, ĉefurbo de la provinco Jiangxi en suda Ĉinio. 20 kuiristoj transformis ordinarajn fruktojn kaj legomojn en diversajn gravuraĵojn, mirigante vizitantojn.

 

 

 

    La kuiristoj plenforte prezentis ilian lertecon, kaj la mirinda arto faris el manĝ-materialoj birdojn kaj bestojn. Fine la delikataj kreaĵoj estis laŭvice montritaj antaŭ la juĝistoj kaj spektantoj. La ĉeestantoj admiris la kuirarton, tial ke oni sukcesas konservi tiom profunde kaj dum tiom multe da jaroj tiun ĉi specialan manĝkulturon de la provinco Jiangxi kaj ke la manĝaĵ-gravura arto estas unu el la trajtoj de la jiangxi-a kuirarto.

 


Vizitantoj en spektado de manĝgravuraĵoj

 

    Laŭ la organizantoj, la konkurso estas ne nur konkurado inter homoj lertaj en la uzado detranĉiloj, sed ankaŭ provilo por la kreskigado de junaj kuiristoj. Oni celas elbaki pli da heredantoj de la loka kuirarto, kaj diskonigi la manĝkulturon de la provinco kaj klopodi por plia prospero de la kuirarto kiel specifa formo de la loka kulturo.

 

    La kuirarto de la provinco Jiangxi nomiĝas ankaŭ "Gan-kuirarto". Kun evidentaj lokaj trajtoj ĝi estas ĝenerala resumo de la han-nacia kuirarto en tiu ĉi regiono. Detale, oni pli zorgas pri la atenta tranĉado de la materialoj kaj ilia gravurado kaj akcentas la "originan guston" de manĝmaterialoj: dum kuirado la rego al fajrforto estas emfazata; se temas pri gustoj, la pikeco estas la plej grava kvankam ne tre forta. Pro tio la kuirarto de Jiangxi estas vaste akceptata de homoj kaj en norda kaj en suda Ĉinio.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments