El Popola Ĉinio>头条新闻>

Gastronomia festivalo de universitatoj en Nankino, Ĉinio

| 2015-10-29
Bookmark and Share

    Antaŭtagmeze de la 28-a de oktobro okazis gastronomia festivalo sur la placo en la ĝardeno de la Nankina Universitato de Aviado kaj Aerspaco. Sian kuirarton prezentis kuiristoj de 5 superaj lernejoj: la Sudorienta Universitato, la Nankina Universitato de Scienco kaj Teknologio, la Nankina Agrikultura Universitato, la Nankina Instituto de Industria Teknologio kaj la Nankina Universitato de Aviado kaj Aerospaco. La talentaj kuiristoj plenforte montris sian lertecon en novigo de diversaj pladoj por riĉigi la manĝotablon de la studentoj.

 

 


Farunaĵoj surloke faritaj en la festivalo

 

    En la festivalo la kuiristoj prezentis ankaŭ siajn "tradiciajn" bongustaĵojn, ekzemple stufita kokaĵo de la Nankina Agrikultura Universitato, kokaĵo kun granatoj de la Nankina Universitato de Aviado kaj Aerspaco kaj lotusaroma kokaĵo gustigita per sal-fermentita toufu-o de la Nankina Universitato de Scienco kaj Teknologio. Estis servitaj ankaŭ iaj "kreivaj" pladoj, ekzemple bovaĵo kirle fritita kun melonpecoj kaj glueca rizo, kaj kokaĵ-pecetoj kuiritaj kun fruktoj.

 


Bongustaĵoj surloke preparitaj en la festivalo

 

    En la festivalo ĉiu supera lernejo preparis 4 pladojn en kuirpoto kaj 4 specojn da tradiciaj farunaĵoj. Krome estis areo de alilandaj bongustaĵoj. Zhang Yan, direktoro de la manĝserva oficejo sub la Nankina Universitato de Aviado kaj Aerspaco diris, ke la universitataj manĝejoj celas ŝanĝi la malnovan opinion de la studentoj pri la manĝejoj en universitatoj kiel "nura satigejo" per siaj diverseco de manĝaĵoj, noveco de gustoj kaj malalteco de prezoj. Li diris: "Tio estas, unuflanke, kultur-diverseca evento por studentoj havi la ŝancon gustumi manĝaĵojn de aliaj superaj lernejoj en sia propra universitato; aliflanke, tio helpas ilin novigi la koncepton pri manĝejoj en universitatoj."

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments