Mongolaj dancoj prezentitaj de ĉinaj, mongolaj kaj rusaj artistoj
Grupa danco Ora Selo
De la 24-a ĝis la 27-a de oktobro daŭris la Internacia Mongola Danc-arta Prezentado sub la Ĉina-Mongola Ekspozicio en la urbo Hohhot, Ĉinio. Estis allogitaj kaj sin anoncis la trupoj de Pekino, Nankino, Xinjiang, Gansu, Interna Mongolio, Mongolio, tiuj el la Respubliko Burjatio (Rusio), la Respubliko Tuvio (Rusio) kaj aliaj kun sume 150 dancoj, 56 el ili prezentiĝis en la aranĝo.
Grupa danco Mia Blanka Cervo
Grupa danco Oroĉen sur Montaro Xing'an
Sola danco Danco de Koro
Oni invitis speciale veteranajn dancistojn de Ĉinio, Mongolio kaj Rusio prijuĝi la dancojn. Dum la prezentado la juĝantoj kaj invititoj diskutis de tempo al tempo kaj atente taksis la dancojn. La spektantoj aplaŭdis kiam aperis altaj poentoj.
Grupa danco Fraŭlino Haideng
Grupa danco Movantaj Kordoj
Laŭ la konigo, tio estas altnivela prezentado pri la mongola danco, kaj funkcias kiel fenestro kaj platformo por diskonigi novbakitajn dancistojn kaj verkojn kaj por montri la fruktojn de la mongola dancarto.
Grupa danco Mongolaj Triboj
Grupa danco Mongolaj Triboj
Dupersona danco Mi Fariĝos Vi
Redaktoro: Xie Ruifeng
Ipernity: El Popola ChinioFacebook: EPC El Popola Chinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat