En la somero antaŭ 12 jaroj, la geedzoj Hauglum el Norvegio kaj la paro Hansen el Usono adoptis po bebinon nove naskitan en Changsha, la ĉefurbo de la provinco Hunan en suda Ĉinio.
En la adopta tago, la du bebinoj surhavis robojn preskaŭ samajn, kvankam la patrinoj el la du malsamaj landoj aĉetis la vestojn en malsamaj lokoj. Pro tio la du geedzoj el la du landoj ekkonatiĝis unuj kun la aliaj, kaj la kvar plenkreskuloj rimarkis ke la du bebinoj ege similas unu al la alia, kaj ke krome ambaŭ naskiĝis en la sama tago. La novaj gepatroj suspektis ke la bebinoj estas ĝemeloj.
Kun tiu demando, la paro Hauglum revenis al la skandinavia duoninsulo kaj la geedzoj Hansen -- al Kalifornio de Usono. Antaŭ la adiaŭo, la du patrinoj interŝanĝis kontakt-adresojn. Unu monaton poste, la norvega patrino kontaktiĝis kun la usonoa: ĉu oni certigu per DNA-testado ĉu la du bebinoj estas ĝemeloj? La du patrinoj unuvoĉe tion jesis.
La rezulto de DNA-testado, efektivigita de salivo-specimenoj, konfirmis ke ili estas veraj ĝemeloj.
En la nordeŭropa urbeto simila al fea lando, la knabineto el la Oriento kreskis en kvieteco. Kaj samtempe en fora Usono, la alia pasigis la tempon sam-maniere. La knabineto veninta al Norvegio ricevis la nomon: Alexandra Hauglum. En la norvega urbeto Fresvic kun nur 200 loĝantoj, ŝi kreskis, ellernis skiadon kaj enamiĝis al la tieaj montoj, riveroj, birdoj kaj ŝafoj.
La alia veninta al Sacramento de Kalifornio ricevis la nomon: Miao Hansen. En la okupata moderna urbo ŝi ellernis danci, ludi violonon kaj piedpilkon. Kiel aliaj urbaj knabinoj ŝi emis sin beligi kaj ŝatis belajn vestojn.
Tiutempe, la du knabinoj jam sciis, ke en fora loko vivas alia duono.
Ili ambaŭ reciprokas ĉiujare unu al la alia bondeziron por la naskiĝtago. La du fratinoj, kies koroj batas per la sama ritmo, ege sopiris unu la alian. Tion klare vidis la du paroj da gepatroj, kaj ili faris korvarmigan decidon: En la somero de 2009, la du fratinoj renkontiĝu en Usono.
Post tiu disiĝo, la du fratinoj forte sopiris unu la alian. Do en iu tago de julio post kelkaj jaroj, Mia veturis transmare al Norvegio. Por ĉi tiu renkontiĝo, Alexandra retrokalkulis la tagojn antaŭ unu jaro kaj Miao ankaŭ de frua tempo komencis pretigi jen tiun donacon, jen ankoraŭ alian.
Informiĝinte pri tio, konata norvega filmreĝisorino Mona Friis Bertheussen, registris per lenso tiun ĉi ege kortuŝan renkontiĝon.
Jen vera sento, kiun spertas nur tiuj, kiuj travivis miraklan intimiĝon jam ĉe la unua renkontiĝo.
Ili kuris sur montodeklivo tenante la manojn unu de la alia, sin amuzis en batalo per neĝbuletoj, rajdis biciklon en brizo kaj suprenrigardis la klaran ĉielon, kiu pendas super norda Eŭropo.
Kiam ili revenis hejmen post amuzo ekstere dum la tuta tago, eĉ la gepatroj povis rekoni sian filinon nur pere de la ringo ĉirkaŭ la fingro de Miao -- kvankam la du fratinoj vivis ses jarojn en malsamaj lokoj, tamen estis kvazaŭ ili rigardus sin en spegulo, kiam ambaŭ staris vizaĝon kontraŭ vizaĝo.
Nenio estas pli bela ol somera nokto en norda Eŭropo kaj nenio pli malĝojiga ol denova disiĝo post revidiĝo. Pasiginte la plej feliĉan someron, la du fratinoj devis denove disiĝi unu de la alia.
Post tio, Miao emis iri al plaĝo en Kalifornio kaj skribis tie I miss you (Mi sopiras vin) en libera tempo. Kaj tiam Alexandra ŝatis stari en malvarma bordo de norda Eŭropo por silente rigardi al malproksimo.
Tempo daŭre pasas. Nun la du fratinoj plejparte interkomunikiĝas pere de video surrete por esprimi sopiron unu al la alia. Dum la lastaj jaroj, ili plurfoje renkontiĝis aŭ en Norvegio aŭ en Usono.
Tiu ĉi rakonto kortuŝis Norvegion kaj varmigis Usonon. En Ĉinio -- la hejmlando de Alexandra kaj Miao, oni adresis al ili en malproksimo la plej sinceran bondeziron.
(el http://mp.weixin.qq.com)
Redaktoro: Wang Lihua
Ipernity: El Popola Chinio
Facebook: EPC El Popola Chinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat