El Popola Ĉinio>头条新闻>

La komerca centro de la Banko de Ĉinio en Londono

| 2015-10-21
Bookmark and Share

 

    La 20-an de oktobro la Banko de Ĉinio starigis komercan centron en Londono de Britio. Ĝi okupiĝas pri "ekterbordaj" prezo-donado kaj komerco de Renminbi, valuto, nobla metalo, komercaĵoj, obligacioj kaj aliaj derivaĵoj en Eŭropo kaj Ameriko. 

 

    La komerca centro disvolvos la prezo-donan kapablon de Renminbi en merkato, rapidigos prezo-donadon de Renminbi en la tuta mondo, penados por fariĝi ĉefa prezo-dona banko de la valuta kurzo de Renminbi kaj ĝia intereza procento en la internacia merkato. En la estonteco la Banko de Ĉinio plifortigos integriĝan komercan reton de la mondo kun Pekino, Ŝanhajo, Hongkongo, Londono kaj Nov-Jorko kiel centroj, kaj plue levos sian komercan kapablon.

 

    Tian Guoli, prezidanto de la Banko de Ĉinio, diris, ke kiel prezo-dona banko de la obligacia merkato inter ĉinaj bankoj kaj kiel agenta banko de komerca kontreguligo, la Banko de Ĉinio la unua liveris al investantoj de la tutmondaj institucioj specialajn servojn pri konsulto por eniri en merkaton, prezo de komercoj, agenta kontreguligo kaj indico-produktoj, kaj akumulis riĉajn spertojn. Li esperas, ke la komerca indico de obligacioj de Renminbi fariĝos gvidanto de la tutmondaj investantoj por fari investon en la obligacia merkato de ĉinaj bankoj, fariĝos ankaŭ grava konsultaĵo por ke la centraj bankoj de la mondo kaj kontrolaj organizoj konu la financan merkaton de Ĉinio, kaj faros novan kontribuon por disvolvo de la financa merkato kaj por internaciigo de Renminbi.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments