S52- Pekina-Tokia Forumo>

Cheng Yonghua, ĉina ambasadoro en Japanio: tiri lecionojn el la historio kaj malfermi la estontecon

| 2015-10-19
Bookmark and Share

 

    Mi esprimas koran gratulon pro la 11-a Pekina-Tokia Forumo okazonta baldaŭ en Pekino. Mi volas per la vorto "ŝanĝiĝemaj" priskribi la ĉina-japanajn interrilatojn dum la pasintaj dek jaroj de post la starigo de la forumo. Kiam oni starigis la forumon, la ĉina-japanaj interrilatoj restis en malfacilo. Nelonge post la 2-a Pekina-Tokia Forumo en la jaro 2006 pliboniĝis la rilatoj inter la du landoj. Komuna konsento de la dulandaj ŝtatgvidantoj pri starigo de la strategiaj rilatoj por reciproka profito kaj la kvara politika dokumento de la du landoj montras la direkton por disvolvado de la duflankaj interrilatoj en la 21-a jarcento.

 

    De post la 6-a forumo en la jaro 2010 sinsekve aperis gravaj kaj delikataj demandoj pri Diaoyu-insularo kaj pri la historio. La ĉina-japanaj interrilatoj estis serioze influitaj kaj frontis la plej severan situacion post la normaligo de diplomatiaj rilatoj inter la du landoj. En la lasta novembro la du flankoj atingis konsenton pri la kvar komunaj principaj vidpunktoj. Tio akcelis plibonigon de la ĉina-japanaj interrilatoj. Retrorigardante la pasintajn dek jarojn, mi opinias, ke la du flankoj devas pensi pri jenaj lecionoj.

 

    Unue, paco, amikeco kaj kunlaboro estas la sola kaj ĝusta elekto por la duflankaj interrilatoj, ĉar paco profitigas la du flankojn, kaj malpaco detruas ambaŭ. Por la du landoj la ĉina-japanaj interrilatoj estas unu el la plej gravaj rilatoj inter la du flankoj. La du landoj estas najbaroj, kaj iliaj interrilatoj rekte rilatas al la fundamentaj interesoj de la dulandaj popoloj.

 

    Due, la kvar politikaj dokumentoj kaj koncernaj konsentoj de interkompreno certigas la sanan kaj stabilan disvolvadon de la ĉina-japanaj interrilatoj. La maljuna generacio de la dulandaj politikistoj akordiĝis pri la kvar politikaj dokumentoj kaj koncernaj gravaj konsentoj per sia elstara politika saĝo kaj klare difinis la solvon por traktado de koncernaj demandoj.

 

    Trie, la ĉina-japana amikeco estas bazita sur la popola nivelo. Dum pli ol 40 jaroj de post la normaligo de la diplomatiaj rilatoj inter la du landoj, neregistaraj organizoj por la amikeco inter la du landoj kaj kleraj privatuloj ĉiam elpaŝis por solvi malfacilojn, kaj fariĝis gravaj fortoj por stabiligi la rilatojn inter la du flankoj.

 

    Ĉi tiu jaro markas la 70-an datrevenon de la venko de la Rezistmilito de la Ĉina Popolo kontraŭ la Japana Agreso kaj de la Monda Kontraŭfaŝisma Milito. La historio donis al ni grandan revelacion, ke oni devas alpreni la historion kiel spegulon kaj alfronti la estontecon, kaj ke Ĉinio kaj Japanio devas sekvi la vojon de kunekzisto en paco, amikeco longedaŭra, kunlaboro por reciproka profito kaj komuna disvolvado. Pri la ĉina-japanaj interrilatoj en la venontaj jardekoj aŭ eĉ pli longa tempo, mi opinias, ke la du flankoj devas efektivigi jenajn gravajn punktojn.

 

    Unue, la du flankoj devas tiri lecionojn el la historio kaj sekvi la vojon de paca disvolvado. Ĉina prezidanto Xi Jinping emfazis en la kunveno por la 70-a datreveno de la venko de la Rezistmilito de la Ĉina Popolo kontraŭ la Japana Agreso kaj tiu de la Monda Kontraŭfaŝisma Milito, ke inspiro de la historio kaj ĝiaj lecionoj estas la komunaj spiritaj riĉaĵoj de la homaro. Pro la dolora sento el la historio, Ĉinio ĉiam sekvos la vojon de paca disvolvado, ĉiam persistos en la malferma strategio de reciproka profito kaj kungajno. Ĉinio disvolvos amikan kunlaboron kun ĉiuj aliaj landoj surbaze de la kvin principoj de paca kunekzisto, kaj firme konservos la mondan pacon. Mi esperas, ke ĉiuj landoj ĉerpos saĝon kaj forton el la historio, persistos en la paca disvolvado kaj kune kreos la estontecon de la mondo en paco.

 

    Due, la du flankoj devas bone kompreni unu la alian kaj fariĝi partneroj de kunlaboro por reciproka profito. La rapida disvolviĝo de Ĉinio nepre influas la najbarajn landojn kaj eĉ la tutan mondon, kaj tio estas fakto. Malgraŭ ia ajn opinio Ĉinio disvolviĝas plu. Fakte la disvolviĝo de Ĉinio multe profitigas la mondon. Nur racia pensado kaj amika traktado estas la ĝusta elekto por realigo de kuna prospero. Fundamente, oni devas rekoni tion, ke la sortoj de Ĉinio kaj Japanio estas strikte ligitaj, kaj ke la du landoj devas konsekvence efektivigi gravajn komunajn konsentojn por "esti kunlaboraj partneroj kaj ne minaci unu la alian" kaj "subteni unu al la alia en paca disvolvado", kaj serĉi vojon por kunekzisto konforman al la tendenco de la epoko.

 

    Trie, la du flankoj devas plifortigi la regadon de krizoj por subteni la ĝeneralan situacion de la rilatoj inter la du flankoj. Implikaĵoj pro la pasinteco kaj diverĝoj de interesoj inter la du landoj estas interplektitaj, kaj multaj problemoj estas ege komplikaj kaj delikataj. Tial la du flankoj devas sin gardi kontraŭ ilia utiligo fare de iuj kun malbona intenco. Malgraŭ kompleksaj problemoj la du flankoj devas konservi la ĝeneralan situacion de la interrilatoj, sekvi la kvar dokumentojn kaj la kvar komunajn principajn vidpunktojn kaj plifortigi la regadon de krizoj per dialogo kaj konsiliĝo.

 

    Kvare, la du flankoj devas vaste disvolvi popolajn interŝanĝojn por daŭrigi la amikecon. Dum la lastaj jaroj la ĉina-japanaj interrilatoj travivis malfacilojn, tamen homaj interŝanĝoj de la du landoj restis sur la alta nivelo de kvin milionoj da homoj ĉiujare. Pro stabileco kaj pliboniĝo de la duflankaj interrilatoj la homaj interŝanĝoj ĉi-jare grandmezure kreskas en pli vastaj kampoj, kio kreas utilajn kondiĉojn por plua disvolvado de la popolaj interŝanĝoj.

 

Redaktoro: Liu Zijia

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments