El Popola Ĉinio>头条新闻>

Finita rebonigo de la kastelo ĉe la pasejo Jiayu en Gansu, Ĉinio

| 2015-10-15
Bookmark and Share

    Lastatempe oni finis la rebonigan laboron de la kastelo ĉe la pasejo Jiayu, la plej okcidenta parto de la Granda Muro en la provinco Gansu, okcidenta Ĉinio. La vidindejo nun estas tute malfermata al la publiko.

 


Birdorigardo al la kastelo ĉe la pasejo Jiayu
 

    La kastelo situas je 5 kilometroj okcidente de la urbo Jiayuguan. La nomo de la urbo ĝuste venas de la pasejo, la okcidenta komenco de la Granda Muro konstruita dum la dinastio Ming (1368-1644) kaj funkciis kiel trafika centro de la antikva Silka Vojo.

 


La nove malfermita vidindejo de la kastelo

 

    La kastelo estis ekkonstruita en 1372, kaj estas la plej grandioza kaj bone konservata milita kastelo de la dinastio Ming. En 1987 ĝi estis enlistigita de UNESKO kiel monda kultura heredaĵo.

 


Ekster la pordego de la kastelo

 

    Pro longtempa senuzo kaj efloresko, ĉe la konstruaĵoj de la kastelo aŭ fundamentoj malleviĝis aŭ muroj krevis dum la pasintaj dekoj da jaroj. En 2011 Ĉinio lanĉis la projekton por rebonigi tiun ĉi mondan heredaĵon, kaj ĝi estas la plej granda rebonigo de la kastelo post ĝia finkonstruo. Dum preskaŭ 4-jara klopodo, oni jam sukcese finis la unuaperiodan laboron de la projekto.

 

(el Xinhua.net)

Redaktoro: Xie Ruifeng

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments