El Popola Ĉinio>头条新闻>

Pliiĝis 2,2-oble vendokvanto de nov-energiaj aŭtoj en septembro

| 2015-10-14
Bookmark and Share

 

    La 13an de oktobro la Ĉina Asocio de Aŭtomobilaj Manufakturoj publikigis donitaĵojn. En septembro Ĉinio produktis 28 324 nov-energiajn aŭtojn kaj vendis 28 092, je 2,1 obloj kaj 2,2 obloj respektive pli multe ol aŭguste.

 

    En septembro 20 365 elektraj aŭtoj estis produktitaj kaj 19 228 venditaj; 7 959 energi-hibridaj aŭtoj estis produktitaj kaj 8 864 venditaj. Kompare kun aŭgusto la produktokvanto de nov-energiaj aŭtoj en septembro kreskis per 10 270 kaj ties vendokvanto kreskis per 6 789. Pli detale, la produktokvanto kaj vendokvanto de elektraj aŭtoj kreskis plej multe, per 7 244 kaj 7 143 respektive; kaj tiuj de energi-hibridaj aŭtoj kreskis per 223 kaj 2 895 respektive.

 

    De januaro ĝis septembro la produktokvanto kaj vendokvanto de elektraj aŭtoj kalkuliĝis al 93 032 kaj 87 531 respektive, du oblojn kaj 2,7 oblojn pli multe ol la sama periodo lastjare; kaj tiuj de energi-hibridaj aŭtoj al 51 252 kaj 49 202 respektive, pli multe je 1,9-oble kaj je 1,8-oble ol tiuj en la sama periodo lastjare.

 

    En septembro jam pli ol 3 000 nov-energiaj aŭtoj de la aŭtomanufaktura grupo BAIC estis menditaj, kaj la mendoj por la tria trimestro superis 6 000. Tial la jara vendokvanto kalkuliĝos al 11 247, duoble pli multe ol tiu en la lasta jaro.

 

Redaktoro: Liu Zijia

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments