El Popola Ĉinio>Ĉinaj Antikvaj Poemoj>

Memportreto,laŭ melodio rifuzi cedi al sia aĝo

| 2015-09-30
Bookmark and Share

 

Guan Hanqing (ĉ. 1229~1307)

Mi emas deŝiri unu post aliajn florojn ekstere de muroj.

Mi emas pluki unu post aliajn salikvergojn ĉe vojrandoj.

La ruĝaj pistiloj de ŝiritaj floroj estas delikataj.

La verdaj salikvergoj plukitaj estas molaj.

Mi, kiel granda duonĵuano, emas tiel flirtadi ĝis velkiĝo de floroj kaj kadukiĝo de salikvergoj sub miaj diboĉaj manoj.

Dum duono de mia vivo mi deŝiras florojn kaj plukas salikvergojn.

Dum mia tuta vivo mi dormas inter amasoj de floroj kaj salikoj.

Mi estas gvidanto de dandoj sub la ĉielo.

Mi estas ĉefo de diboĉuloj en la mondo.

Mi bondeziras ke la junaĝo restu ĉiam senŝanĝa,

ke ni plezuru inter floroj, ke ni forigu tristojn per senbrida drinkado.

Ni ĝoje pasigu tempon per la ludoj dividi teon, disigi bambuajn stangetojn, kartludi ĉevalbloketojn kaj diveni lotilojn.

Mi bone konas muziknotojn. Nenia ĉagreno povas veni al mia koro!

Mi akompanas la knabinon de arĝenta liuto, kiu ludas la arĝentan liuton sur la arĝenta altano, ridante staranta antaŭ la arĝenta ekrano.

Mi akompanas la jadan feinon, tenante ŝiajn jadmanojn apud ŝia jada ŝultro, kune ascendinte jadan pavilonon.

Mi akompanas putinon de ora harpinglo, kiu kantas la kanton , tenante oran pokalon, plenan de oraj nektarŝaŭmoj.

Vi opinias ke mi devas portempe ripozi pro olda aĝo. Kial okupi delikate kaj elegante la lokon en antaŭa vico de diboĉejo?

Mi estas marŝalo en flora formacio, mi rondvizitis tra diversaj prefektujoj.

Vi junuloj estas nur novnaskitaj leporidoj de pajla monteĝo kaj sabla terkavo, novicoj en ĉasejo.

Dum mi estas sperta militĉevalo, kiu travivis vualon per kaĝo kaj ŝnurreto en bataloj, tretadon far maljuna fazano kun malmolaj plumoj.

Mi travivis atakojn de embuskaj arkoj arbalestoj kaj stanaj lancpintoj, sed mi neniam postrestis malantaŭen.

Proverbo diras ke "ĉio jam finiĝis por mezaĝuloj", tamen ĉu mi volontus malŝpari miajn tagojn senfruktaj?

Eĉ se oni ĉiamaniere insidis min per la mil-maŝe volv-rampa kaptilo, kiun la kaptito ne povas rompi per ŝpato, detranĉi per hakado, forigi per malligo kaj forĵeti per klopodo, mi ankoraŭ restas laŭte resona grajno de kupra pizo, kiun oni neniel sukcesis vaporumi ĝiskaĉe, kuiri ĝisprete, bati ĝisplate kaj rosti ĝiskrake.

Kiu min inspiras, estas la luno super la Ĝardeno de Princo Liang.

Kiun mi drinkis, estas la vino de la Orienta Metropolo.

Kiujn mi aprezas, estas peonioj de la urbo Luoyang.

Kiujn mi plukis, estas saliko-vergoj de bordela distrikto Zhangtai.

Mi ankaŭ scipovas ludi vejĉi-on, scipovas ludi piedpilkon, scipovas ĉasi, scipovas humori, scipovas kanti kaj danci, scipovas ludi muzikilojn, scipovas roli, scipovas versi, scipovas ludi vetkartojn.

Eĉ se vi faligis al mi dentojn, distordis mian buŝon, lamigis al mi krurojn, vundis al mi manojn, eĉ se la Ĉielo punas min per tiaj malfeliĉoj, mi ankoraŭ ne konsentas ŝanĝi miajn kondutojn.

Escepte en la okazoj,

ke la Reĝo de Hadeso persone venas voki min,

ke la fantomaj pedeloj persone venas aresti min,

ke mia animo venas al Infero,

ke mia spirito falis en la Submondon.

Ho, Ĉielo! Nur tiam mi ne irus al la vojo direkte al bordeloj.

(Trad. Guozhu )

 

    Per milita forto mongoloj fondis dinastion Yuan(1206~1368), kiu vivdaŭris certe kiel unu el la plej mallongaj dinastioj en la historio de Ĉinio. Tiam la regantoj dividis popolanojn de la tuta Ĉinio en dek tavolo-rangojn, el kiuj la tri plej malnoblaj rangoj estis la oka (putinoj kaj gebordelistoj), la naŭa (instruituloj) kaj la deka (almozuloj).

 

    Ŝtataj oficistigaj ekzamenoj estis aboligitaj, tiel nuligis vivo-elirejon por plejparto de kleruloj, malgraŭ kiom ajn talentaj ili estis. Tia estis la erao, kiun Guan Hanqing travivis.

 

    Guan Hanqing (ĉ. 1229~1307) estis la plej frua kaj ankaŭ la plej granda dramisto en historio de ĉina literaturo. Li estis la fondinto de ĉina dramaturgio. Tamen mankis al ni informoj pri lia vivo. Ni ne povis scii precize pri la jaroj de lia naskiĝo kaj forpaso. Li naskiĝis en lastaj jaroj de Jin-dinastio(1229~1241)kaj forpasis ĉirkaŭ en 1300. Guan Hanqing estis lokano de la Granda Metropolo (nuna Pekino). Li havis literaturan alnomon Zhaisou (Maljunulo en Kabineto). Dum tuta vivo Guan Hanqing verkis pli ol 60 teatraĵojn, el kiuj 16 restis ĝis nun, tiel puŝis la arton de la ĉina zaju-dramo al alta pinto. Oni opiniis, ke la elitaj dramoj de Guan Hanqing estis tiel eminentaj kiel tiuj majstraĵoj de Ŝekspiro (1564~1616). En 1958 okazis diversaj aktivadoj tra la mondo por rememori la 700-an datrevenon de la dramverkado de Guan Hanqing. Verkoj de Guan Hanqing estis trakuditaj kaj vaste eldonataj en la angla, franca, germana, japana kaj diversaj lingvoj. Unu lunkratero sur Merkuro nun portis la nomon de Guan Hanqing.

 

    Ĉar nun mankas al ni informoj pri la vivo de Guan Hanqing, tial multaj epizodoj pri li estas bazitaj sur imagoj. Tamen ni povas koni lin (feliĉe!) tra lia poemo Memportreto.

 

    Guan Hanqing verkis tiun poemon, nek por famo, nek por profito, nek por publikigo. Li verkis tion por donaci al sia intima amikino, la fama aktorino Zhu Lianxiu (?-?).

 

    La poemo per originala, viveca, humora kaj iom ŝvela lingvaĵo, per aŭdaca kaj troiga tono skribis pri la romantika vivo, senbridema karaktero kaj multflankaj talentoj de la aŭtoro. Ni povis senti lian obstinecon, spitemon, optimismon kaj amon al la vivo. Li neniam kompromisis al la malluma realo. Oni rigardis tion la plej grava memkonfeso de Guan Hanqing. Nun ĝi aperis unuafoje en Esperantigo far Guozhu.

 

Redaktoro:Hu Guozhu

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments