El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinio fondos la Ĉina-UN-an Fonduson por la Paco kaj Disvolvo

| 2015-09-29
Bookmark and Share

 

    La 28-an de septembro en la ĉefstabejo de UN en Nov-Jorko, ĉina prezidanto Xi Jinping ĉeestis la ĝeneralan debaton de la 70-a Sesio de la Ĝenerala Asembleo de UN kaj faris parolon kun la titolo "Kune starigi novajn partnerojn por kunlabori kaj kune gajni, kune krei la sortan komunumon de la homaro". Xi Jinping emfazis, ke la paco, disvolvo, justeco, demokratio kaj libereco estas la komuna valoro de la homaro, kaj ankaŭ la nobla celo de UN. Nun diversaj landoj de la mondo dependas unuj de la aliaj kaj kune dividas ĝojojn kaj malĝojojn. Oni devas heredi kaj daŭrigi la celon de la Ĉarto de UN kaj ĝian principon, starigi la novajn internaciajn rilatojn kun kunlaboro kaj kuna gajno kiel kerno kaj krei la sortan komunumon de la homaro.

 

 

    Xi Jinping anoncis, ke Ĉinio decidis fondi la Ĉina-UN-an Fonduson por la Paco kaj Disvolvo kun la sumo de unu miliardo da usonaj dolaroj dum 10 jaroj por subteni laborojn de UN kaj akceli aferojn de multflankaj kunlaboroj. Ĉinio aliĝos al la nova ordono-atenda mekanismo de packonserva kapablo lanĉita de UN, la unua formos konstantajn packonservajn polic-trupojn kaj packonservan ordono-atendan armeon konsistantan el 8 mil homoj. Ĉinio decidis liveri en la venontaj 5 jaroj militan helpon de 100 milionoj da usonaj dolaroj al la Afrika Unio por subteni la konstruadon de la konstanta armeo de Afriko kaj tiun de la armeo por rapide trakti krizojn.

 

    Ŝtatestroj el aliaj landoj eksplikis siajn opiniojn pri la internacia situacio, rolo de UN kaj pri grandaj aferoj internaciaj kaj regionaj.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments