El Popola Ĉinio>头条新闻>

Peng Liyuan ĉeestis emisian ceremonion de la memoriga stampo de la ĉeftema poŝtmarko pri handikapuloj

| 2015-09-28
Bookmark and Share


Peng Liyuan kaj Yoo Soon-taek en la emisia ceremonio de la memoriga stampo

 

    Matene de la 27-a de septembro laŭ la loka tempo en Nov-Jorko, Peng Liyuan, edzino de ĉina prezidanto Xi Jinping, ĉeestis emisian ceremonion de la memoriga stampo de la ĉeftema poŝtmarko pri handikapuloj. Peng Liyuan kaj Yoo Soon-taek, edzino de Ban Ki-moon, ĝenerala sekretario de UN, kune senvualigis la stampon.

 


Peng Liyuan parolas en la ceremonio.

 

    Peng Liyuan faris parolon. Ŝi diris, ke okaze de la 70-a datreveno de la fondiĝo de UN, Ĉinio kaj UN kune emisiis la memorigan stampon de la ĉeftema poŝtmarko pri ĉinaj handikapuloj. Tio montras la atenton de Ĉinio kaj tiun de UN al la handikapulaj aferoj kaj havas gravan signifon.

 


Peng Liyuan, Yoo Soon-taek kaj aliaj reprezentantoj ĉeestantaj la ceremonion

 

    Ŝi diris ankaŭ, ke la ĉinaj registaro kaj socio tre zorgas pri handikapuloj kaj la aferoj por handikapuloj atingis rimarkindajn sukcesojn. Akceli disvolvon de la handikapulaj aferoj kaj ĝuigi al ili justecon, respekton kaj amon estas la komuna respondeco de la socio. "Oni devas kune klopodi por helpi handikapulojn realigi la revon, fari ilin membroj de nia granda familio kun digno kaj kontribuo."

 

Redaktoro: Niu Xueqin

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments