Xi Jinping ĉeestis kaj prezidis la Tutgloban Gvidantan Kunvenon pri Genra Egaleco kaj Virina Rajto

| 2015-09-28
Bookmark and Share

    La 27-an de septembro en la ĉefstabejo de UN en Nov-Jorko ĉina prezidanto Xi Jinping ĉeestis kaj prezidis la Tutgloban Gvidantan Kunvenon pri Genra Egaleco kaj Virina Rajto. Xi Jinping faris parolon kun la titolo "Akceli Ampleksan Disvolvon de Virinoj, Kune Konstrui kaj Ĝui la Belan Mondon". Li eksplikis opiniojn de Ĉinio por akceli tutmondajn virinajn aferojn kaj intensigi internaciajn kunlaborojn.

 

 

    Xi Jinping donis 4 proponojn por akcelo de egaleco de viroj kaj virinoj kaj por ampleksa disvolvo de virinoj. La unua, antaŭenpuŝi la sampaŝan disvolvon de virinoj kaj la ekonomia socio: ellabori sciencan kaj racian disvolvan strategion por garantii, ke la virinoj egale dividu la disvolvajn fruktojn, kaj antaŭenpuŝi ilian partoprenon en ekonomia kaj socia disvolvo. La dua, pozitive garantii rajtojn kaj interesojn de la virinoj: enmeti garantion de rajtoj kaj interesoj de la virinoj en leĝojn kaj regularojn, levi kapablon de la virinoj por partopreni en politika kaj ekonomia agado, liveri al la virinoj garantion de bazaj medicina kaj higiena servoj, al la knabinoj tiun por ke ili povu viziti lernejojn kaj sekure lerni, disvolvi profesian kaj dumvivan edukadon por virinoj. La tria, klopodi por konstrui harmonian kaj tolereman socian kulturon, forigi perfortojn al virinoj, rompi la postiĝintajn ideojn kaj malnovajn kutimojn malhelpantajn disvolvon de virinoj. La kvara, krei utilan cirkonstancon internacian al la disvolvo de virinoj: firmigi ideon pri la paco, disvolvo, kunlaboro kaj komuna gajno, pozitive konservi la pacon, fari internaciajn kunlaborojn en la kampo de virinoj kaj malgrandigi diferencojn inter diversaj landoj en disvolvo de virinoj.

 

    Ban Ki-moon, ĝenerala sekretario de UN, dankas la ĉinan registaron pro ĝia propono pri okazigo de la ĉi-foja kunveno. Li diris, ke la kunveno estos mejloŝtono de la internacia virina afero. Li esperas, ke plenumante la planon pri disvolvado post la jaro 2015, diverslandaj registaroj prenos rimedojn por garantii egalecon de viroj kaj virinoj.

 

 

    La kunvenon ĉeestis reprezentantoj el ĉ. 100 landoj inkluzive de ŝtatestroj kaj registaraj ĉefoj el 80 landoj. Ili interŝanĝis opiniojn pri disvolvo de la tutmondaj virinoj. La ĉeestantoj opinias, ke estas tre grava kuna okazigo de la ĉi-foja kunveno far la ĉina registaro kaj UN. La egaleco de viroj kaj virinoj estas premiso por la socia disvolvo. Post okazo de la 4-a Monda Konferenco de Virinoj, sub la gvido de la "Pekina Deklaracio" kaj "Programo pri Agado", la tutmonda virina afero akiris gravan progreson. Tamen oni havas antaŭ si taskon gravan kaj vojon longan por amplekse realigi egalecon de viroj kaj virinoj. La internacia socio devas persisti en paco, eviti damaĝojn de militoj al la homaro speciale al la virinoj. Diversaj landoj devas senĉese penadi por garantii, ke la virinoj vere ĝuu sekurecon kaj dignon, ne suferu de perforto; garantii rajtojn de la virinoj por ricevi edukon kaj laboron; penadi por kiel eble plej frue realigi ĉiuflankan kaj egalan partoprenon de la virinoj en la ekonomia kaj socia agado.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments