Laŭ melodio Printempo en Jada Pavilono
Ouyang Xiu(1007~1072)
—laŭ melodio Printempo en Jada Pavilono
Post disiĝo mi scias neniom pri viaj spuroj.
Kiom da melankolio! Kiom da malplezuroj.
-0/ =0/ 0=0/ 0=0/ 0=0/ =0/
=0/ 0-0/ 0=0/ =0/ 0-0/ =0/
Pli kaj pli malproksimen vi foriris senrevene.
En akvo neniu fiŝ' leteron portas alvene.
0-0/ -0/ =0/ -0/ =0/ -0/ =0/
0=0/ 0=0/ =0/ =0/ =0/ 0=0/
Noktmeze dekmil bambuoj ŝanceliĝas en vento,
Ludante nokturnon de pesimisma sentimento.
0=0/ -0/ 0=0/ -0/ =0/ 0=0/
0=0/ 0=0/ 0-0/ =0/ -0/ =0/
Kuŝante sur litaĵo mi serĉis vin en sonĝskeĉo.
Sed fiaskis la sonĝo kaj forbruliĝis la meĉo.
0=0/ -0/ =0/ 0=0/ -0/ 0=0/
-0/ =0/ 0=0/ 0-0/ =0/ 0=0/
(0 senakcenta silabo = gramatika akcento aŭ ritma akcento)
(Trad. Guozhu)
Ouyang Xiu (1007~1072),kun adoltiĝa nomo Ouyang Yongshu, estis lokano de Luling (en nuna Yongfeng-gubernio, Jiang'xi-provinco). Ouyang Xiu memtitolis sin Ebria Avo kaj Ermita Klerulo Liuyi. Li estis konfuceano, kortegano, verkisto de la Norda Song-dinastio (960~1127) kaj unu el la Ok Majstraj Verkistoj dum dinastioj de Tang kaj Song (618~1279).
Tiu ĉi poemo viciĝis inter pli fruaj versaĵoj de la aŭtoro. Ĝi legiĝis en la unua persono de virino, esprimis profundan sopiron pro longa disiĝo.
La komenca verso “Post disiĝo mi scias neniom pri viaj spuroj” estis la motivo de ŝia sopiro. Ŝi sentis sin ĉagrena pro tio, ke ŝi havas nenian informon pri la spuro de foririnta homo.
La demanda vorto “Kiom da” estis malklara kvanto, esprimanta grandan nombron.
La tria kaj kvara versoj puŝis ŝian senton pli profunden.
“Pli kaj pli malproksimen vi foriris senrevene”,la ripeto de la vorto “pli” emfazis la sopiron de la virino, de proksime al malproksime. Ŝi volis serĉi la spurojn de la foririnto. Tamen la akvo estis vasta. Vidiĝis neniu fiŝo (leterportanto). Nenia spuro de la amato.
“vasta akvo ” simbolis pri “malproksima loko”.
“neniu fiŝ' leteron portas ” simbolis pri “nenia spuro”. Ambaŭ skribis pri la dolora koro de la virino.
Susuro de aŭtuna vento inter bambuoj,ja estis “banala pejzaĝo” ofte vidata,sed je la aŭskulto de virino, kiu sopiras foririntan amaton, ĉiu sono ja estis plena de disiĝbedaŭro, kiu vekas ŝian doloron.
“Kuŝante sur litaĵo mi serĉis vin en sonĝskeĉo./
Sed fiaskis la sonĝo kaj forbruliĝis la meĉo. ”。
La meĉo cindriĝis en ŝia buduaro. Ne eble realiĝis ilia intervidiĝo (eĉ en sonĝo). Neniiĝis eĉ ŝia plej malgranda espero. Tra la vortoj en la lasta verso ni sentis senĉesan doloran sentimentalon, kun profunda efekto kaj arta infekto.
Redaktoro: Hu Guozhu
Ipernity: El Popola Chinio
Facebook: EPC El Popola Chinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat