El Popola Ĉinio>Ĉinaj Antikvaj Poemoj>

Poemo: Disiĝbedaŭro— laŭ ĉinesko Xiangjianhuan

| 2015-09-28
Bookmark and Share

 

Disiĝbedaŭro

— laŭ ĉinesko Xiangjianhuan

Li Yu (937~978)

Traduko 1

Sen vort'. Tur-ascendo.

Krescento.

Aŭtun' ŝlosiĝas per silento.

0=0/ 0=0/

0=0/

0=0/ =0/ -0/ =0/

Enkorta

Senvorta

Turmento—

Disiĝbedaŭra violento!

0=0/

0=0/

0=0/

0-0/ =0/ -0/ =0/

(Trad. Guozhu)

Traduko 2

Senvorte iris sola mi sur la balkonon,

Vidiĝis ark' la luna.

Kviete staris sterkulio en la kort' aŭtuna.

Ekde l' disiĝa horo

Ĉagreno malgraŭ volo

Senĉese min turmentas.

Neesprimeblas l' eksterordinara sento en la koro.

0=0/ =0/ =0/ -0/ -0/ =0/

0=0/ =0/ =0/

0=0/ =0/ -0/ =0/ -0/ =0/ =0/

=0/ 0=0/ =0/

0=0/ =0/ =0/

0=0/ -0/ =0/

0-0/ =0/ -0/ -0/ =0/ =0/ -0/ =0/

(0 senakcenta silabo = gramatika akcento aŭ ritma akcento)

(EPĈ 1988—12 p.27)

 

    Li Yu (937~978) havis senkomparan talenton en beletro. Li naskiĝis malfeliĉe en familio de imperiestro. Li havis nenian inklinon mem funkcii kiel imperiestro. Tamen ĉu pro mistifiko de sorto li fariĝis la reĝo de la Suda Tang-dinastio en 961 en la urbo Jinling (nuna Nakino). Li restis sur la trono 15 jarojn. En 976 pereis al li lia imperio. Li Yu fariĝis militkaptito kaj estis sendita al Bianjing (nuna Kaifeng), kie li vivis kiel militkaptito 2 jarojn. Poste pro versado de poemoj li perdis sian vivon. Lia vivo kaj versado nature dividiĝis en du partojn kun malsamaj karakteroj,el kiuj la pli antaŭaj versaĵoj estis pri reĝa ĝuado, dum la malpli fruaj poemoj pri la doloroj de lia vivo “ĉiutage kun larmoj sur vizaĝo”. Poemoj de Li Yu estis plenaj de sincero pri ĉagrenoj,senafektaj, facile vekantaj reeĥon de legantoj trans tempa kaj loka limoj.

 

    En tiu ĉi poemo Li Yu versis,kiel li ascendis sola sur la okcidentan turon: jam malaperis la luksa sceno en paseo. Hodiaŭ li restis tute “sola” ne nur korpe, sed ankaŭ anime.

 

    Kiam li venis al la turo, li levis sian kapon kaj rigardis al la ĉielo, tie pendis nur lunarko simile al hoko. La pala luno ne povis brili en plena lumo. La aŭtuna nokto vidiĝis nur nehela, malserena. La profunda korto premis kaj vekis la sentojn pri malplenaj aferoj, rompita lando kaj disiĝaj homoj. Tiel la poeto sentis ankoraŭ pli fortan solecon de pesimisma aŭtuno. Li eĉ sentis, ke la aŭtuno estas ŝlosita en la fermita korto.

 

    Pejzaĝoj estis antaŭ okuloj, kaj sentoj en la koro. “Aŭtun' ŝlosiĝas per silento”,la vorto “ŝlosi” vekis la pens-asocion pri katenoj! La poeto verkis sian ĉagrenan senton preskaŭ per tute senornamaj skriboj, li redonis abstraktan penson per trafaj aludoj kaj atingis la idean staton ne pentreblan per plumoj.

 

Redaktoro: Hu Guozhu

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments