El Popola Ĉinio>Ĉinaj Antikvaj Poemoj>

Poemo de Xin Qiji

| 2015-09-28
Bookmark and Share

 

Traduko 1

Xin Qiji(1140-1207)

Skribo sur muro dum vojo al Boshan

—laŭ melodio Chunu-er (Malbela Sklavo)

Junaĝe mi fakte ne konas la triston,

Nur emas ascendi etaĝon,

Nur emas ascendi etaĝon,

Sed snobe mi versis pri “tristo” dum juno.

0=0/ 0=0/ 0=0/ 0=0/

0=0/ 0=0/ 0=0/

0=0/ 0=0/ 0=0/

0=0/ 0=0/ 0=0/ 0=0/

Nun mi jam sufiĉe travivis la triston,

Sed emas reteni la vorton,

Sed emas reteni la vorton,

Kaj diras nur: “Fridas la bona aŭtuno!”

0-0/ 0=0/ 0=0/ 0=0/

0=0/ 0=0/ 0=0/

0=0/ 0=0/ 0=0/

0=0/ 0=0/ 0=0/ 0=0/

(0 senakcenta silabo = gramatika akcento aŭ ritma akcento)

(Trad. Guozhu)

Traduko 2

Laŭ la melodio Chounuer

En juna aĝo mi ĉagrenon ne ankoraŭ sentis,

Kaj etaĝdomon reascendis

La etaĝdomon reascendis,

Por versojn verki mi afekte pri tristeco plendis.

Hodiaŭ mi jam plene spertis tristan sentimenton,

Mi volas plendi sed silentas,

Mi volas plendi sed silentas,

Kaj diras :"Pri l' aŭtuno friska vere mi konsentas!"

(0 senakcenta silabo = gramatika akcento aŭ ritma akcento)

(EPĈ 1989—5 p.49)

 

    Xin Qiji(1140~1207),fama poeto en la Suda Song-dinastio (1127~1279),kun adoltiĝa nomo Xin You'an kaj literatura alnomo Xin Jiaxuan, estis lokano de Licheng (en nuna Jinan de Shandong-provinco).

 

    Postrestis ĝis nun ĉ. pli ol 600 liaj poemoj, kies ĉefa enhavo estis kun potenca patriotismo kaj forta batalemo. Li estis granda korifeo de potenca kaj libera stilo en historio de ĉina poezio. Versaĵoj de Xin Qiji ĝuis la saman renomon kiel tiuj de Su Shi(1036~1101).

 

    Kiam li vivis ĉe Zono-lago, foje li ekskursis laŭ pado de Boshan. Kvankam la pejzaĝoj estis tre belaj, tamen Xin Qiji ĉiam pensis pri la malboniĝanta stato de la ŝtataj aferoj. Li sentis sin senkapabla por savi la nacion. Ĉagrenoj en lia koro estis neforigeblaj, tial li surskribis tiun poemon sur muro ĉe pado de Boshan.

 

    Ĉu Xin Qiji versis nur pri vetero? Evidente ne.

 

    Per la kontrasta komparo inter “junaĝe” kaj “hodiaŭ”, la poemo esprimis profundan senton de homa vivo. La unua strofo versis pri junaĝo. Tiam la aŭtoro ascendis sur altan monton, rigardis malproksimen, kvankam sen kono pri ĉagrenoj, tamen li ŝajnigis sin sentimentala pro ĉagreno, tio estis kutimo de kleruloj. La dua strofo turniĝis al la “hodiaŭo”,la parolturniĝo estis forta, ne nur pri la tempo-spano, sed ankaŭ pri la travivaĵoj de homa vivo. La aŭtoro travivis multe da malfacilaj jaroj, jam eniris la stadion “sufiĉe travivis la triston”. La tiel nomata “ĉiom koni” signifis unue pri la abundo de la tristoj kaj due pri la profundo de la ĉagrenoj. El tiom abundaj kaj profundaj ĉagrenoj,multaj estis netaŭgaj por malkaŝeme diri, fakte ankaŭ nefindireblaj kaj senutilaj. Kion fari? La aŭtoro vole-nevole devis diri nur:“Fridas la bona aŭtuno!”

 

    La tuta poemo legiĝis kun sincera esprimo. La vortoj estis simplaj, sed kun pensiga enhavo, tial remaĉinda por legantoj.

 

Redaktoro: Zhang Xiaotong

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments