Xi Jinping vizitis la mezlernejon Lincoln de Usono

| 2015-09-25
Bookmark and Share


Ĉina prezidanto Xi Jinping ricevas donacon en sporta halo.

 

    La 23an de septembro ĉina prezidanto Xi Jinping kaj lia edzino Peng Liyuan vizitis la mezlernejon Lincoln en la urbo Tacoma de Usono.

 

    "Li estos la unua fremdlanda ŝtatestro, kiun mi renkontos! Estas honoro, ke mi povos persone doni al li la donacon," diris Simon, ĉefo de rugbea teamo. Kiam Xi iris en sporta halo de la lernejo, Simon kaj liaj kunlernantoj sin ekzercis en rugbeo. Ili donacis al Xi ĉemizon kun la numero 1, kaj Xi agrable akceptis ĝin.

 

    En la lerneja aŭditorio la geedza paro de Xi rigardis la videaĵon pri interŝanĝoj inter la urboj Tacoma kaj Fuzhou, kaj aŭskultis du kantojn, la ĉinlingvan version de En la Kampo de Espero kaj la angllingvan version de Tiel Bela Mondo, kantitajn de la lerneja koruso kaj lernantoj el la dependa mezlernejo de la Fuzhou-a Instituto de Edukado. La bela melodio portanta amikecon inter la dulandaj junuloj gajnis aplaŭdojn de ĉiuj ĉeestantoj.

 

    En la jaro 1994 Fuzhou kaj Tacoma fariĝis ĝemelaj urboj danke al la propono de Xi, kiu estis kompartia sekretario de Fuzhou siatempe. Komenciĝis amikaj interŝanĝoj kaj kunlaboroj en ekonomio kaj komerco inter la du urboj. En la jaro 2008 la dependa mezlernejo de la Fuzhou-a Instituto de Edukado kaj la mezlernejo Lincoln starigis amikajn rilatojn kaj komencis interŝanĝojn en angllingva instruado kaj sporto. La interŝanĝoj akcelas disvolviĝon de la du lernejoj kaj amikecon inter la du urboj, kaj tiel la du flankoj ekhavis profundan komprenon pri popolaj interŝanĝoj de la du landoj.

 

Redaktoro: Liu Zijia

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments