"Malgrandaj" rakontoj diskonigas "grandan" diplomation ĉina-usonan (I)

| 2015-09-25
Bookmark and Share

    En la 15-a de aprilo, 1971, renkontiĝis en Ŝanhajo ĉina tablotenisisto Yang Ruihua kaj usona tablotenisisto Dick Myers, kiuj rivalis en la 25-a Monda Tablotenisa Ĉampioneco. Jen ili varme manpremas antaŭ la amika matĉo. (el la Xinhua-a Novaĵ-Agentejo)

 

    Laŭ la invito de la ĉina tablotenisa delegacio, la usona tablotenisa delegacio, kiu partoprenis en la 31-a Monda Tablotenisa Ĉampioneco en Nagoya de Japanio, vizitis Ĉinion de la 10-a ĝis la 17-a de aprilo, 1971. Tio malfermis la pordon de interkomunikado inter Ĉinio kaj Usono interrompita dum 22 jaroj, kaj estis baptita de la internacia publika opinio kiel "tablotenisa diplomatio". La agado, ilustrita per la frazo "malgranda pilko puŝas la grandan", donis pozitivan influon al degelo de la ĉina-usonaj rilatoj.

 

    En la seminario pri sia nova libro "Pri Ĉinio" okazanta en Vaŝingtono, Henry Kissinger subskribas sur la foton faritan de raportisto de la Xinhua-a Novaĵ-Agentejo, kiam ĉina ĉefministro Zhou Enlai intervidiĝis kun li dum lia sekreta vizito al Ĉinio en 1971. (Foto de Zhu Wei, raportisto de la Xinhua-a Novaĵ-Agentejo en la 6a de junio, 2011)

 

    En la 8-a de julio, 1971, varma somera tago, Henry Kissinger, tiama konsilanto de la nacia sekureco de Usono, estis sendita al la restadejo de pakistana prezidanto Agha Muhammad Yahya Khan en fora montaro pro subita "doloro de la ventro". Fakte lia vera celloko estis Ĉinio milojn da kilometroj for. En la sekva tago li sekrete flugis per aviadilo de la Pakistanaj Aerlinioj al la flughaveno Nanyuan en Pekino, kaj iĝis la unua altranga oficisto de la usona registaro, kiu vizitis la novan Ĉinion post ĝia fondiĝo. Post sia 48-hora vizito al Ĉinio, Kissinger malfermis la pordon firme fermitan inter la du landoj dum pli ol 20 jaroj.

 

    En la 21-a de februaro, 1972, Mao Zedong, prezidanto de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, renkontiĝis en Pekino kun usona prezidento Richard Nixon, kiu faris viziton al Ĉinio. Dum la vizito de Richard Nixon en Ĉinio, la du flankoj publikigis "Komunan Komunikaĵon" en Ŝanhajo, kaj la rilatoj inter la du landoj ekiris al normaliĝo post pli-ol-20-jara streĉiĝo. (Foto de Du Xiuxian)

 

    En la 21-a de februaro, 1972, la tiama usona prezidento Richard Nixon komencis sian viziton al Ĉinio. Je la 3-a horo posttagmeze, li veturis al Zhongnanhai por renkontiĝi kun Mao Zedong. Laŭ la plano, la renkontiĝo estis nur ceremonia. Dum la renkontiĝo Mao Zedong, jam ĉ. 80-jara kaj ne tiel bonfarta fizike, kun la vizaĝo ruĝe brilanta de saneco, facilece babilis kun la gasto en gajeco kaj kun humureco. En tiu ĉi maniero, la ceremonia renkontiĝo, kiu laŭplane daŭrus nur 20 minutojn, fariĝis pli-ol-unu-hora. En tiu historia kunsido pli ol 70 minutojn longa degelis la politika glacio inter la du landoj kaj malfermiĝis nova ĉapitro por evoluo de la rilatoj inter la du flankoj.

 

    Post la glaci-rompa vojaĝo de usona prezidanto Richard Nixon al Ĉinio en februaro 1972, la ĉina registaro donacis al Usono du grandajn pandojn "Lingling" kaj "Xinxin" en aprilo de la sama jaro. Tiel la "grandpanda diplomatio" malfermis tute novan paĝon de la rilatoj inter la du landoj. "Lingling" kaj "Xinxin" ne nur plenumis la mision, sed ankaŭ iĝis trezoroj de la Nacia Zoologia Parko de Usono, kaj estis prenitaj de amaskomunikiloj kiel favoratoj. Ekde tiam Ĉinio multfoje donacis aŭ pruntedonis grandajn pandojn al Usono por esprimi la amikecon de la ĉina popolo al la usona.

 

    Vespere de la 2-a de februaro, 1979, tiama ĉina vicĉefministro Deng Xiaoping kaj lia sekvantaro alvenis al hipodromo en Houston de la ŝtato Teksaso. Du inaj kavaliroj venis al Deng Xiaoping kaj prezentis al li du vakero-ĉapelojn. Deng Xiaoping kun rideto akceptis la donacojn, kaj salutis la usonanojn per man-svingado. Tiu ĉi sceno estis fiksita por ĉiam en la historio de la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono. Deng Xiaoping surmetis kun plezuro la donacitan vakero-ĉapelon antaŭ ol spekti prezentadon de uson-stilaj vakeroj. Tio montris por la usonanoj lian respekton al la usona kulturo kaj lian amikecon al la usona popolo.

 

(Teksto kaj fotoj el la Xinhua-a Novaĵ-Agentejo)

Redaktoro: Wang Lihua

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments