Peng Liyuan vizitis la Kanceran Esploran Centron Fred Hutchinson

| 2015-09-24
Bookmark and Share

 

    La 23-an de septembro laŭ la loka tempo, sub la akompano de geedzoj Bill Gates, Peng Liyuan, edzino de ĉina prezidanto Xi Jinping, vizitis la Kanceran Esploran Centron Fred Hutchinson por esploro pri kancero kaj pri mortiga infekta malsano.

 

    Peng Liyuan aŭskultis raporton pri serĉo de vakcino kontraŭ aidos-viruso kaj pri efika rimedo por helpi fumantojn ĉesigi sian agadon. Ŝi diris al rilataj esploristoj: "Dank' al via kontribuo, la homaro havas eblon vivi pli longe kaj pli bone."

 

    De la jaro 2011 Peng Liyuan servas kiel amika ambasadoro de la Monda Sana Organizo pri ftizuloj kaj pri aidosuloj. Pro tio Jay Inslee, estro de Vaŝingtonio, aranĝis por ŝi la viziton al la centro.

 

    La Kancera Esplora Centro Fred Hutchinson en Seatlo estas institucio avangarda en la mondo por esploro pri kancero. Ĝi celas klopodi por forigi kancerojn kaj aliajn koncernajn malsanojn por ke la homaro ne estu turmentita nek mortu de tiuj malsanoj.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments