El Popola Ĉinio>头条新闻>

Vizitantoj el BRICS-landoj povos restadi senvize en Rusio

| 2015-09-23
Bookmark and Share

 

    La 22-an de septembro, rusa prezidento Vladimir Putin instruikciis al la rusa registaro proponi antaŭ la 30-a de oktobro planon pri la senviza vizitado de vojaĝantoj el BRICS-landoj al Rusio.

 

    Putin diris, ke oni devas faciligi la proceduron de vizo-petado kaj diskuti pri la ebleco de senviza vizitado al Rusio fare de vojaĝantoj el BRICS-landoj kaj aliaj landoj aprobitaj de Rusio. Li postulis ankaŭ, ke la registaro antaŭ la 1-a de decembro esploru la eblecon de speciala sistemo por la en- kaj elirado de eksterlandanoj pro interŝanĝoj de sporto, kulturo, eduko kaj amaskomerco, kaj faciligu la en- kaj eliradon de vojaĝantoj el la nordaj kaj orientaj najbaraj landoj por ilia perŝipa vizitado al Rusio.

 

    En la sesio de la prezidantaro de la Rusa Konsilio de Ministroj okazinta la 17-an de la pasinta monato, Putin diris, ke por altiri pli da eksterlandaj turistoj Rusio devas faciligi la proceduron de vizo-petado, kaj pligrandigi la skalon de senviza vizitado fare de grupaj turistoj.

 


La 17-an de aŭgusto, Putin prezidis la sesion de la Rusa Konsilio de Ministroj.

 

    BRICS-landoj signifas jenajn kvin landojn: Brazilo, Rusio, Barato (angle India), Ĉinio kaj Sud-Afriko. Laŭ la nuna politiko de Rusio brazilanoj povas resti en Rusio dum 90 tagoj sen vizo. Inter Rusio kaj Ĉinio nun ekzistas sistemo de senviza restado nur por grupaj turistoj.

 

Redaktoro: Zhang Xiaotong

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments