Xi Jinping estis intervjuita de ĵurnalo Wall Street Journal

| 2015-09-23
Bookmark and Share

 

    La 22an de septembro, antaŭ sia vizito al Usono ĉina prezidanto Xi Jinping estis skribe intervjuita de la usona ĵurnalo Wall Street Journal. Li respondis demandojn pri la ĉina-usonaj rilatoj, duflanka kunlaboro en aferoj azi-pacifikaj, internaciaj kaj regionaj, komunikado de la du popoloj, plibonigo de la sistemo de tutmonda regado, ekonomia situacio de Ĉinio, ampleksa profundigo de ĝia reformado, investo de eksterlandaj entreprenoj en la lando, ĉina politiko pri la Interreto, batalo kontraŭ korupto kaj tiel plu.

 

    Persisto en ĝusta direkto de konstruado de novtipaj rilatoj de grandaj landoj inter Ĉinio kaj Usono

 

    Xi diris: "En somero de la jaro 2013 mi renkontiĝis kun prezidento Obama en Annenberg-bieno de Kalifornio, kaj ni faris strategian elekton pri konstruado de novtipaj rilatoj de grandaj landoj inter Ĉinio kaj Usono, kies kerna enhavo estas, ke la du landoj ne konfliktu unu kun la alia nek kontraŭstaru unu al la alia, sed respektu sin reciproke kaj kunlaboru por komuna gajno. Neeviteblas diverĝoj, tamen la du flankoj devas kompreni kaj respekti unu la alian, kunigi la samajn opiniojn kaj fandi la malsamajn, respekti unu la alian pri kernaj interesoj kaj gravaj zorgoj. Ĉi-foje mi profunde interŝanĝos kun prezidento Obama pri duflankaj rilatoj kaj internacia situacio, vaste kontaktiĝos kun usonanoj el diversaj rondoj, kaj diskutos plue pri disvolvado de la ĉina-usonaj rilatoj. Mi esperas, ke tiu ĉi vizito povos sendi al la internacia komunumo pozitivajn informojn pri plifortigo de la kunlaboro inter Ĉinio kaj Usono kaj kuna respondo al la tutmondaj defioj."

 

    Xi diris, ke la interŝanĝoj kaj amikeco inter la du popoloj havas longan historion. Buntaj homaj civilizacioj havas siajn proprajn valorojn de ekzisto. Oni devas trakti civilizaciojn de la homaro per la sinteno de studo kaj lerno. Ĉinio volas serĉi komunan gajnon en disvolvado kaj akiri progreson en kunlaboro kune kun la internacia komunumo inkluzive de Usono por ke la ĉina popolo estu pli feliĉa, kaj por ke ĉiuj popoloj de la mondo kune ĝuu la atingojn de paco kaj disvolviĝo.

 

    Akcelo de la paco kaj stabileco en Azi-Pacifiko kaj la mondo

 

    Responde al demandoj pri ĉina-usonaj kunlaboroj en la azi-pacifika regiono kaj aliaj temoj, Xi Jinping emfazis, ke Ĉinio delonge plenumas la militan strategion de defensiva nacia defendo kaj pozitiva defendo. Antaŭ tre longe Ĉinio promesis, ke ĝi neniam serĉos ekspansion aŭ hegemonion. Ĉinio kaj Usono estas ĉefaj landoj en Azi-Pacifiko, kaj Azi-Pacifiko estas la regiono, kie la interesoj de la du landoj estas strikte interplektitaj, kaj interagoj de la du landoj plej multas. Ambaŭ esperas, ke Azi-Pacifiko konservos la pacon kaj stabilecon, ĉar tio konformas al la komunaj interesoj de la du landoj kaj aliaj rilataj landoj. Azi-Pacifiko devas esti kooperativo, per kiu Ĉinio kaj Usono plifortigas kunordigon kaj kunlaboron, sed ne areno, en kiu Ĉinio kaj Usono batalas unu kontraŭ la alia. La sinteno de Ĉinio estas, ke ĝi bonvenigas aferojn favorajn al la paco kaj stabileco de la regiono, kaj oponas aferojn, kiuj eble estigos konflikton kaj malstabilecon de la regiono.

 

    Xi atentigis, ke Ĉinio kaj Usono ambaŭ estas permanentaj membroj de la Sekureca Konsilio de UN kaj havas gravan respondecon konservi la pacon kaj sekurecon de la regiono kaj tiujn de la mondo, kaj ekzistas vastaj komunaj interesoj inter ili. Ĉinio volas man-en-mane kunlabori kun Usono por trakti gravajn tutmondajn kaj regionajn demandojn. En la traktado de internaciaj kaj regionaj aferoj, Ĉinio persistas en egaleco kaj justeco, rekomendas pacan kunekziston kaj proponas politike solvi demandojn per paca intertrakto. Oni devas decidi starpunkton kaj politikon laŭ la fakto de afero, diri kaj agi honeste. Ĉinio ne konsentas interveni en internajn aferojn de aliaj landoj, opiniante, ke multaj demandoj devas esti solvitaj per konsiliĝo.

 

Redaktoro: Liu Zijia

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments