Ĉina prezidanto Xi Jinping ekveturis por vizito al Usono

| 2015-09-22
Bookmark and Share

 

    La 22an de septembro ĉina prezidanto Xi Jinping aviadile iris el Pekino al Usono por sep-taga vojaĝo.

 

    Lia unua stacio estos Seatlo, kie li restos du tagojn, plej longe dum lia vizito en Usono. Li interŝanĝos kun personoj el diversaj rondoj de Usono.

 

    Li prelegos en la bonveniga vespero aranĝita de la loka registaro kaj amikaj usonaj organizoj, kaj tio estos la ununura publika prelego pri ĉina-usonaj rilatoj dum lia vojaĝo en Usono. Li ĉeestos kunsidon de ĉinaj kaj usonaj entreprenistoj. La usonaj kompanioj estas pri aŭtomobilo, amuzado, financo, scienco kaj tekniko, kemio, konsumaĵo kaj kosmovojaĝo, kaj la ĉinaj kompanioj inkluzivas interretajn gigantojn Alibaba, Baidu kaj Tencent, kaj bankojn, nutraĵajn kompaniojn, ferŝtalajn kaj konstruajn entreprenojn. Krome, li vizitos ankaŭ Boeing-fabrikon kaj la sidejon de Microsoft. Li veturos al la najbara urbo Tacoma, ĉeestos la lecionon pri komparo de ĉina kaj usona registaro en la supera mezlernejo Lincoln, kaj renkontiĝos kun malnovaj amikoj tie. Kiam Xi laboris en Fuzhou en la jaro 1993, li vizitis tiun lernejon. Tacoma kaj Fuzhou fariĝis ĝemelaj urboj danke al lia klopodo, kiam li estis en la posteno de kompartia sekretario de Fuzhou.

 

    La ĉina flanko diris, ke la vojaĝo de Xi Jinping frontas al la popolo, kaj li elektis Seatlon kiel la unuan stacion de sia vojaĝo ĝuste por komenci la viziton fronte al usonanoj de malsamaj klasoj.

 

Redaktoro: Liu Zijia

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments