El Popola Ĉinio>头条新闻>

Lanĉita la portoraketo Long-Marŝo-6 kun 20 mikrosatelitoj

| 2015-09-21
Bookmark and Share

 

    Je la sepa horo kaj unu minuto de la 20a de septembro la nova portoraketo Long-Marŝo-6 de Ĉinio estis lanĉita en la Taiyuan-a Satelit-Lanĉa Centro. Ĝi sukcese portis 20 mikrosatelitojn al la kosmo. Tiu lanĉo markas, ke la familio de la portoraketo Long-Marŝo havas novan membron, kaj starigis la rekordon de Ĉinio, ke unu raketo portis 20 mikrosatelitojn.

 

    La nova raketo kun tri partoj estis propulsita per motoro de likva oksigeno kaj keroseno. La raketo sentoksa kaj senpolua bezonas nur mallongtempan preparon kaj uzeblas por porto de mikrosatelitoj.

 

    La raketo portas 20 mikrosatelitojn, inkluzive de Kaituo-I, Xiwang-II, Tiantuo-III, Naxing-II kaj Zidingxiang-II kaj tiel plu por disvolvi spacialajn eksperimentojn de nova tekniko, nova sistemo kaj nova produkto, kaj havas gravan signifon por akceli disvolvadon de ĉinaj mikrosatelitoj kaj provon de nova tekniko.

 

Redaktoro: Liu Zijia

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments