El Popola Ĉinio>头条新闻>

15 ĉinaj entreprenistoj vizitos Usonon kun prezidanto Xi Jinping

| 2015-09-18
Bookmark and Share

 

    Xi Jinping, prezidanto de Ĉinio, faros sian ŝtatan viziton al Usono de la 22-a ĝis la 25-a de septembro kaj ĉeestos al serio da aranĝoj por memorfesti la 70-jariĝon de UN de la 26-a ĝis la 28-a de septembro.

 

    Laŭ informo, dum tiuj 7 tagoj li vizitos Seatlon, Vaŝingtonon kaj Novjorkon, el kiuj la unue vizitota Seatlo estas grava industria urbo en la orienta marbordo de la Pacifika Oceano. Tie, Xi Jinping ĉeestos la bonvenigan vespermanĝon okazigotan de la lokaj registaro kaj organizaĵoj por amikeco kun Ĉinio, kaj faros prelegon pri la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono.

 

    En Vaŝingtono, li ĉeestos la oficialajn aranĝojn prezidotajn de usona prezidento Barack Obama, inkluzive de bonveniga ceremonio, diversaj intervidiĝoj, gazetara konferenco kaj ŝtata bankedo. Laŭplane, Xi Jinping kune tagmanĝos ankaŭ kun usonaj vicprezidento Joe Biden kaj ŝtatsekretario John Kerry kaj intervidiĝos kun aliaj gvidantoj de la usona senato.

 

    Okazos en Seatlo en la 23-a de septembro la kunsido de ĉinaj kaj usonaj entreprenistoj, inter kiuj sin trovos 15 usonaj ĉefadministraj direktoroj kaj tiuj de ĉinaj entreprenoj. Prezidanto Xi Jinping ĉeestos la kunsidon kaj faros parolon.

 

    Jen reprezentantoj de ĉinaj entreprenistoj:

 
 
    Kaj reprezentantaj entreprenoj de Usono: Amazon, Cisco, Apple, Honeywell, DuPont, Microsoft, Dow, Pepsi, Boeing, Starbucks, IBM kaj aliaj.
 

    Post la vizito, Xi Jinping ĉeestos al serio da pintkonferencoj por memorfesti la 70-jariĝon de UN de la 26-a ĝis la 28-a de septembro.

 

Redaktoro: Zhang Xiaotong

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments