Klarigoj de Xi Jinping pri la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono

| 2015-09-18
Bookmark and Share

    En la bieno Annenberg de la ŝtato Kalifornio de Usono, en Zhongnanhai de Pekino aŭ en aliaj gravaj okazoj, ĉina prezidanto Xi Jinping, per belaj frazoj precize esprimis la novtipajn rilatojn inter Ĉinio kaj Usono en la nova epoko.

 

    Pliigi interfidon

 

    Sur la bazo de reciproka respekto kaj aperteca toleremo, Ĉinio kaj Usono povas havi pli da povojn en la azi-pacifika regiono. Tio faros Pacifikon la oceano de vera paco kaj kunago.

 

 

    -- Laŭ la telefona interparolo de Xi Jinping kaj Barak Obama vespere de la 14-a de marto 2013.

 

    La vasta Pacifiko havas sufiĉan spacon por la du grandaj landoj, Ĉinio kaj Usono. Ambaŭ flankoj devas multigi komunikadon, pliigi interfidon, dispeli suspektojn kaj vastigi kunlaborojn por gardi la dulandajn rilatojn kontraŭ devojiĝo el la vojo de konstruado de la nov-tipaj rilatoj inter Ĉinio kaj Usono.

 

 

    -- Laŭ la salutparolo de Xi Jinping farita en la inaŭguro de la 6-a Ĉina-Usona Strategia kaj Ekonomia Dialogo kaj la 5-a Ĉina-Usona Altnivela Interkonsiliĝo pri Homoj-kun-homaj Interŝanĝoj okazinta en la 9-a de julio 2014.

 

    Multigi kunlaborojn

 

    Ankaŭ la internacia socio esperas la senĉesan pliboniĝon kaj progresiĝon de la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono. Bona kunlaborado inter la du landoj estas grava balasto por la stabileco de la mondo kaj helpilo por ĝia paco.

 

 

    -- Laŭ la parolo de Xi Jinping en la intervidiĝo kun Barak Obama la 7-an de junio 2013 en la bieno Annenberg de la ŝtato Kalifornio de Usono.

 

    Ŝancoj postulas kreadon, kaj kreivo produktas ŝancojn. La ĉina kaj la usona nacioj estas same kreiv-povaj, kaj la antaŭenpuŝo de la dulandaj rilatoj precipe postulas kreivon noviĝantan. Ni ambaŭ devas novigi la menson, senĉese eltrovi kunlaboran povon kaj briligi kunlaborajn lumojn.

 

 

    -- Laŭ la salutparolo de Xi Jinping farita en la inaŭguro de la 6-a Ĉina-Usona Strategia kaj Ekonomia Dialogo kaj la 5-a Ĉina-Usona Altnivela Interkonsiliĝo pri Homoj-kun-homaj Interŝanĝoj okazinta en la 9-a de julio 2014.

 

    Regi diverĝojn

 

    Se ambaŭ flankoj persiste respektas unu la alian, unuigas la komunecon kaj solvas malkonsentojn, tenas strategian paciencon, kaj ĉiam restas ne perturbataj de afero kaj ne ĝenataj de vorto, certe eĉ en stormo ne ŝanceliĝos la ĝenerala situacio de la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono.  

 

    -- Laŭ la salutparolo de Xi Jinping farita en la inaŭguro de la 6-a Ĉina-Usona Strategia kaj Ekonomia Dialogo kaj la 5-a Ĉina-Usona Altnivela Interkonsiliĝo pri Homoj-kun-homaj Interŝanĝoj okazinta en la 9-a de julio 2014.

 

    Profunde kunfandiĝas la interesoj de Ĉinio kaj tiuj de Usono. Historio kaj realo jam atestis, ke la du landoj profitas reciproke kiam ili kunagas, sed vundas unu la alian kiam ili batalas unu kontraŭ la alia. Kunlaboroj inter Ĉinio kaj Usono helpos ilin plenumi grandajn aferojn, de tio profitas ne nur la du landoj sed ankaŭ la tuta mondo, kontraŭbataloj inter ili certe estas katastrofo kaj por la du landoj kaj por la mondo.

 

    -- Laŭ la salutparolo de Xi Jinping farita en la inaŭguro de la 6-a Ĉina-Usona Strategia kaj Ekonomia Dialogo kaj la 5-a Ĉina-Usona Altnivela Interkonsiliĝo pri Homoj-kun-homaj Interŝanĝoj okazinta en la 9-a de julio 2014.

 

    Intimigi amikecon

 

    Sub la kondiĉoj ke paco kaj disvolviĝo estas jam la ĉefaj temoj de la nuna epoko, la amikeco kaj kunlaborado inter Ĉinio kaj Usono estas ĝenerala tendenco kaj volo de la homoj. Ne eblas tion malhelpi, nek returni.

 

 

    -- Laŭ la prelego de Xi Jinping farita en la tagmeza bankedo de amikecaj organizaĵoj okazinta en Vaŝingtono la 15-an de februaro 2012.

 

    La Ĉina Revo celas riĉiĝon de la lando, reprosperon de la nacio kaj feliĉon de la popolo. Ĝi estas revo de paco, disvolvo, kunago kaj kungajno, interligita kun belaj revoj de la popoloj de diversaj landoj, inkluzive de la usona revo.

 

 

    -- Laŭ la parolo de Xi Jinping en la intervidiĝo kun Obama la 7-an de junio en 2013.

 

    Kunfronti defiojn

 

    La konstruado de la novtipaj rilatoj inter Ĉinio kaj Usono pri estas senprecedenca kaj lumigos la vojon por posteuloj. La du landoj bezonas senĉese antaŭenpuŝi tian konstruadon en la procezo de multigo de dialogoj, fortigo de interfido, okazigo de kunlaboroj kaj regado de diverĝoj.

 

 

    -- Laŭ la parolo de Xi Jinping farita en la intervidiĝo kun Barak Obama la 7-an de junio en 2013.

 

    La du flankoj devas vastigi praktikajn kunlaborojn kaj krei ŝancojn de kunagoj, kaj taŭge regi kaj trakti diverĝojn por ke la ĝenerala direkto de la dulandaj rilatoj ne estu ĝenataj.

 

 

    -- Laŭ la parolo de Xi Jinping farita en la intervidiĝo kun John Forbes Kerry, ŝtata sekretario de Usono, en la Popola Halo de Pekino 17-an de majo en 2015.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

(el Xinhuanet.com)

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments