El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

ARKONES-31: Arta Aŭtuno en Poznano

| 2015-09-17
Bookmark and Share

 

    La 25–27an de septembro, tuj post la sesio de Interlingvistikaj Studoj ĉe la Universitato Adam Mickiewicz (UAM), okazos en Poznano (Pollando) la tradicia, 31a festivalo de esperantistaj kulturo kaj arto ARKONES – ARtaj KONfrontoj en ESperanto.

 

    Post la pasintjara 30a okazigo kun pli ol 200 partoprenantoj el 24 landoj, la organizantoj ne volas retiriĝi kaj pretigos por la partoprenantoj koncertojn, prelegojn, prezentadojn, spektaklojn kaj aliajn eventojn.

 

    Unuafoje en Poznano koncertos Sepa kaj Asorti. Oni povos ĝui ankaŭ koncertojn de Ĵomart kaj Nataŝa, Melono Desnos kaj Anjo Amika. La studentoj kaj instruistoj de la Interlingvistikaj Studoj ĉe UAM prelegos pri arto, lingvistiko, movado kaj turismo.

 

    Kelkajn programerojn gvidos lokaj esperantistoj: Zbigniew Galor prelegos pri la sociologiaj esploroj kaj pri la noveldonita libro (kiun li kunaŭtoras) UEA en konscio de esperantistoj, Zuzanna Kornicka aperos sursceneje kun gitaro dudek jarojn post sia debuto en Esperantujo, Jakub Rebelski ĉiĉeronos la ekskurson tra la urbo kaj Paweł Janowczyk organizos la libroservon.

 

    Ĉiuj kulturemuloj kaj movadanoj estas bonvenaj. Aliĝkotizoj kaj loĝado estas malmultekostaj. La aliĝilo kaj la daŭre aktualigata programo estas troveblaj en la retejo: http://www.arkones.org/eo

 

(el La Balta Ondo: http://sezonoj.ru/2015/08/arkones31/)

Redaktoro: Niu Xueqin

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments