Esperantistino en la parado en la 3a de septembro

| 2015-09-16
Bookmark and Share

    Ŝia patrino estas aktiva esperantistino, dum la infaneco Guo Qianxi ofte sekvis la patrinon al Esperanto-aranĝoj. Foje, veterana esperantisto Jiang Zuyue renkontiĝis kun ili, kaj ekŝatis tiun ĉi tre saĝan knabineton. Li diris, ke ŝi havas talenton por lingvoj. Tiel la knabineto eklernis de li Esperanton, kaj poste de Li Shijun (Laŭlum), Li Weilun, Pei Zhi kaj aliaj famaj ĉinaj Esperanto-antaŭuloj. Depost la aliĝo al la granda Esperanto-familio, ŝi neniam forlasis tiun verdan landon. Ŝi lernis ne nur la lingvon sed ankaŭ multajn kantojn en Esperanto. Ŝi partoprenis en plantado de arboj okazigita de la Ĉina Junulara Esperanto-Asocio en la parko Chaoyang, kaj ĉeestis regulajn aranĝojn kaj seminariojn organizitajn de la Pekina Esperanto-Asocio. Ŝi iris al la provinco Hunan por partopreni en la evento, kiun okazigis la Hunan-a Esperanto-Asocio memore al la 60a datreveno de la publikigo de la epigrafaĵo skribita de Mao Zedong por Esperanto, komunikiĝis kun esperantistoj kaj vizitis Changsha, la ĉefurbo de la provinco. Foje ŝia patrino kaj ŝi invitis esperantiston el Kanado vivi hejme por reciproka lernado de Esperanto... 

(Foto kun la patrino en la kazerno)
<  1  2  3  4  5  6  7  8  9  10  11  >  


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments