Xi Jinping vizitos Usonon

| 2015-09-16
Bookmark and Share

 

    Laŭ la invito de Barak Obama, prezidento de Usono, Xi Jinping, prezidanto de Ĉinio, faros sian ŝtataferan viziton al Usono de la 22-a ĝis la 25-a de septembro.

 

    Laŭ la invito de Ban Ki-Moon, ĝenerala sekretario de UN, Xi Jinping ĉeestos al serio da aranĝoj por memorfesti la 70-an datrevenon de la starigo de UN de la 26-a ĝis la 28-a de septembro.

 

    La tagordo de la vojaĝo de Xi Jinping en Usono estas preskaŭ jam certigita. Laŭ raportado, la 22-an de septembro Xi Jinping atingos Seattle kaj faros la solan kunagon kun la komerca rondo dum la ĉi-foja vizito. La 25-an de la sama monato Barak Obama akceptos Xi Jinping kiel ŝtatan gaston en la Blanka Domo, kaj la du ŝtatestroj interŝanĝos opiniojn pri aferoj ĉinaj, usonaj kaj internaciaj en vespera bankedo kaj sekvataga kunsido. Antaŭtagmeze de la 26-a, Xi Jinping veturos al Nov-Jorko por ĉeesti al la Ĝenerala Asembleo de UN kaj al la konferenco de ŝtatestroj pri la celoj de la jarmilo por disvolviĝo de UN. En la 28-a Xi Jinping faros prelegon en la ĉefsidejo de UN.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments