El Popola Ĉinio>头条新闻>

8 tunojn peza toufu-a peco aperis en Ĉinio

| 2015-09-16
Bookmark and Share

    La 15-an de septembro oni prezentis al la publiko gigantan toufu-an pecon kun la pezo de 8 tunoj. Temas pri programero de la loka festivalo pri toufu-a kulturo en la urbo Huainan de la provinco Anhui en mezsuda Ĉinio. La peco longas je 3.64 metroj, larĝas je 3.62 metroj kaj altas je 0.4 metroj. Ĝi estas farita de pli ol 50 laborantoj dum 7 horoj.

 


La giganta toufu-o
 


La giganta toufu-o

 

    Toufu-o estas farita ĉefe el sojfaboj, kaj Ĉinio estas ĝia origina lando. Ĝi popularas ankaŭ en Vjetnamio, Japanio kaj la korea duoninsulo. Tia manĝaĵo havas la historion de pli ol 2 100 jaroj kun diversaj specoj kaj far-manieroj.

 


Tranĉado de la toufu-o
 


Tranĉado de la toufu-o

 

    Oni diras, ke Huainan estas la origina loko de toufu-o. Liu An, nepo de la unua imperiestro de la dinastio Han fariĝis la reĝo de tiu ĉi loko en la jaro 164 a. K. Li celis feiĝi kaj akiri eternan vivon per glutado de tiu-celaj piloloj. Provante produkti tiajn pilolojn li neatendite "inventis" toufu-on.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments