El Popola Ĉinio>头条新闻>

Senaŭta Tago en plej ŝtopanta septembro

| 2015-09-15
Bookmark and Share

 

    En la lasta semajnfino sur pekinaj stratoj raportisto aleatore intervjuis 104 pasantojn. Nur naŭ el ili aŭdis pri tio, ke la 22a de septembro estas la Monda Senaŭta Tago.

 

    Civitano Zhao Jie estis unu el la malmultaj, kiuj povas precize eldiri la daton de la Senaŭta Tago. Li klarigis: "Ĉar lastjare tiutage mi senkonscie aŭte veturis en senaŭtan zonon. Mi maltrankviliĝis kelkajn tagojn, timante, ke mi estos punita. Tial mi firme memoras, ke la 22a de septembro estas la Senaŭta Tago."

 

    Fakte, ĉiujare Pekino okazigas aktivaĵojn en tiu tago, ekzemple difini senaŭtajn zonojn. Raportisto informiĝis el la Municipa Transporta Komisiono de Pekino, ke ĉi-jare antaŭ kaj post la Senaŭta Tago oni malfermos modelajn nemotorveturilajn zonojn, kie estas reto de publikaj bicikloj, kaj oni povas piediri aŭ bicikli por faciligi la veturon.

 

    La Monda Senaŭta Tago estis iniciatita de Francio. La 22an de septembro 1998 civitanoj en 35 francaj urboj libervole ĉesis veturi per aŭtoj, kaj tiu tago fariĝis la unua Senaŭta Tago de Francio. En februaro 2000 la tago estis adoptita de EU en kadron de mediprotekta politiko, kaj la 22a de septembro fariĝis Eŭropa Senaŭta Tago kaj Monda Senaŭta Tago. Poste tiu kampanjo rapide disvastiĝis tutmonde. En la jaro 2007 Ĉinio aliĝis al la kampanjo. Kompreneble la Monda Senaŭta Tago ne celas rifuzi aŭtojn, sed veki atenton al la medio.

 

Redaktoro: Liu Zijia

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments