El Popola Ĉinio>头条新闻>

"Spertoj de Ĉinio" daŭras en Aŭstralazio

| 2015-09-15
Bookmark and Share


En la ekspozicio pri pentraĵo kaj tangka-o.

 

    La 12-an de septembro malfermiĝis en Sidnejo ekspozicio pri pentraĵoj kaj tangka-oj de okcidenta Ĉinio. Tio estas la unua fojo por Ĉinio okazigi transmare kulturan aranĝon kun la ĉeftemo de la kulturo de la okcidenta parto de la lando.

 


Prezentado en la inaŭguro de la aktivado "Spertoj de Ĉinio"

 

    La ekspozicio estas unu el la programeroj de la tuta aktivado "Spertoj de Ĉinio", kiun kunorganizas la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio, kaj ĉinaj ambasadorejoj kaj konsulejoj en Aŭstralio kaj Nov-Zelando. "Spertoj de Ĉinio" inaŭguriĝis en la 9-a de septembro en Oakland, kaj daŭros ĝis la 18-a de la sama monato.

 


Post la diskutado aŭstralia artisto ĉindevena faras kaligrafadon.

 

   Krom la dufoja prezentado de kantoj kaj dancoj de okcidentaj nacioj de Ĉinio okazinta en Oakland kaj la eksponado de pentraĵoj kaj tangka-oj en Sidnejo kaj Melburno, ankaŭ okazis en la 14-a de septembro interŝanĝoj inter artistoj en Melburno. Ĉinaj kaj aŭstraliaj kulturaj specialistoj diskutis pri la disvolvo de artoj kaj elstaraj artaĵoj de la du landoj.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments