Ĉina revo kaj usona revo de ĉino (II)

| 2015-09-15
Bookmark and Share

 

    Helpi ĉinojn integriĝi al la ĉef-flua socio de Usono

 

    Sin dediĉi al la publika intereso pere de komunuma servo povas ne nur helpi aliajn homojn, sed ankaŭ pligrandigi influon de ĉinoj en la usona socio. Por ĉinoj kaj ĉinaj studentoj en Usono estas malfacile integriĝi al la ĉef-flua socio de Usono. La plej rekta rezulto estas, ke ĉinoj en Usono ofte falas en senhelpan situacion, kiam ili renkontas problemojn. Tio ne estas pro tio, ke la usona socio ne akceptas ĉinojn, sed pro tio, ke ĉinoj ne volas partopreni en aktivaĵoj de Usono, kiaj elektado de politikistoj, monkontribuo, volontulaj laboroj kaj aliaj influaj aferoj.

 

    En la jaro 2003 Yan Xiaozhe estis elektita kiel prezidanto de la Iovaa Asocio de Ĉinoj. Post finiĝo de la serv-periodo li fariĝis plenuma prezidanto de la asocio. Li helpas lokajn ĉinojn por protekti iliajn rajtojn kaj interesojn kaj por elturniĝi en leĝaj konfliktoj. Krom tio li faris multajn aferojn por starigi kanalon por interŝanĝoj inter ĉinoj en Usono kaj personoj el la ĉef-flua socio de Usono.

 

    Ligi personojn el la ĉef-flua socio de Usono al la rondo de ĉinoj

 

    Ĉirkaŭ triono de la membroj de la asocio ne estas ĉinoj. Inter ili iuj estas gepatroj de ĉinaj orfoj, aliaj laboras en kompanioj, kiuj havas komercan kontakton kun Ĉinio. Ne mankas anglalingvaj instruistoj kaj lernantoj, kiuj iam vojaĝis al Ĉinio aŭ laboris tie. Krome sin trovas ankaŭ advokatoj, juĝistoj, laboristoj, studentoj kaj komercistoj, kiuj interesiĝas pri la ĉina kulturo. La afero, kiun Yan Xiaozhe deziras fari, estas helpi ĉinojn integriĝi al la ĉef-flua socio de Usono kaj usonanojn al la rondo de ĉinoj.

 

    En la jaro 2003 la asocio starigis la premion pri atingoj de ĉinoj en Iovao. Tiu-jare la premio pri entrepreno estis donita al la kompanio DuPont pro ĝia dungado de multaj ĉinoj. Tio kaŭzis pozitivan reagon de la kompanio. Ĝi eĉ petis, ke oni dufoje okazigu la premi-donan ceremonion respektive en la kunveno por festi la Printempan Feston (ĉina tradicia festo laŭ la ĉina luna kalendaro) kaj en la kompanio mem. La asocio donis la premion ankaŭ al Gary Faye Locke, ĉindevena usonano, kaj al Vilsack, iama estro de la ŝtato Iovao kaj eksa usona ministro pri agrikulturo. La usona banko Wells Fargo & Company enskribis en sian jar-raporton ke ĝi ricevis premion de la asocio.

 

Redaktoroj: Zhang Xiaotong kaj Niu Xueqin

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments