El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

La 88-a SAT-Kongreso

| 2015-09-14
Bookmark and Share

Teksto kaj fotoj de Liba kaj Floreal Gabalda el Francio

 


Fotoj pri programoj de la evento

 

    La 88-a SAT-Kongreso okazis de la 8-a ĝis la 15-a de aŭgusto 2015 en la slovaka urbo Nitra situanta 90 km for de la ĉefurbo Bratislava. En la evento partoprenis pli ol kvindeko da esperantistoj el dek ok landoj. La plej foraj kongresanoj alvenis el Aŭstralio, Argentino, Ĉinio, Japanio, Koreio, Madadaskaro kaj Usono. Inter la partoprenantoj estis pluraj gejunuloj, kiuj aktive intervenis kaj kontribuis al la programo.

 

    Bonvenigis nin la ĉeforganizanto de la kongreso Peter Baláž. La kongresejo troviĝis en la universitata student-hejmo "Anton Bernolák". En la akceptejo estis instalitaj tri libroservoj, surmure ekspoziciitaj glumarkoj kaj E-bildkartoj el privata kolekto. Ĉe alia flanko pendis pluraj T-ĉemizoj kaj sur la tabloj kuŝis aliaj Esperantaĵoj por vendado. En apuda ĉambro ni admiris ekspozicion de diversspecaj bildoj.

 

    Antaŭ la inaŭguro oni prezentis kelkajn rimarkindajn ĵus eldonitajn librojn de la SAT-eldonejo, de la hispana Sateh kaj Peter Baláž prezentis sian kolekton. Poste oni legis kelkajn salutmesaĝojn. La organizanto prezentis skize la programon de la semajno. Dum la kongreso okazis kvar laborkunsidoj, socialaj forumoj pri Grekio, Usono, Latin-Ameriko, Mezoriento kaj Orienta Azio, raportoj pri laborgrupoj kaj jarraportoj. Kunvenis liberecanoj, komunistoj, sennaciistoj, vegetaranoj, verduloj, LEA-komitato. Ni estis informitaj pri Vikipedio, pri pretigado kaj farado de Sennaciulo, pri PIV, pri programo kaj planoj de E@I. Stano Marček prelegis pri fungoj kaj informis pri siaj lernolibroj Esperanto per rekta metodo. Pri la familio kaj la verkoj de la fratoj Josef kaj Karel Čapek parolis Petr Chrdle. Aldoniĝis prelego pri ŝovinismo prezentita de Johan Derks. Kun Peter Baláž oni diskutis pri la temo Ĉu ni pretas je grandaj ŝanĝoj. Estis ellaborita kaj akceptita la Gvidrezolucio, en kiu oni krom aliaj gravaj punktoj substrekas la neceson respekti la liberon de penso kaj la privatecon de la homaro.

 

    Dum la unua duontaga ekskurso ni promenis tra la urbo Nitra piede kaj trajnete ĝis la katedralo. Ni vizitis ĝin kaj poste ni gustumis la mezepokajn trinkaĵojn preparitajn surbaze de herboj kaj kafon el glanoj spicitan per cinamo kaj kariofilo. Poste ni vizitis sinagogon, kiu nuntempe utilas kiel koncertejo. Kontraŭ ĝi en bele ekipita teejo ni gustumis kelkajn specialajn teojn kaj kuketojn. Nia japana samideanino Hideko Huĝimoto sukcese prezentis kaj parolis pri la teo-ceremonio laŭ japana maniero. La dua duontaga ekskurso kondukis nin al la urbo Topolĉianky, kie ni vizitis ĉevalejon. Tie oni bredas plurajn rasojn de ĉevaloj. Inter ili troviĝas ĉevalo, simbole donacita al la brita reĝino Elizabeth II dum ŝia vizito en Slovakio la 24-an de oktobro 2008. La reĝino kontribuas al ties zorgado kaj oni povas rimarki, ke la "reĝa" ĉevalo estas pli bone prizorgata ol la aliaj. Poste ni vizitis burgon de la 15-a jarcento. Ĝi estas nacia kultura heredaĵo. Laste ni vizitis la vinproduktejon sen la promesita gustumado.

 

    La tuttaga ekskurso gvidis nin al la historia urbo en meza Slovakio Banská Štiavnica. Ĝi estas konata pro minado de metaloj, ĉefe de arĝento. Unue ni vizitis la mineralogian ekspozicion kun multegaj, diversformaj kaj raraj belkoloraj ŝtonetoj. Post la tagmanĝo ni vizitis la minejon. Ekipitaj per kaskoj, mantelo kaj lanterno ni subteriĝis kaj paŝadis tra malhelaj koridoroj de la eksa minejo imagante la pezan laboron de tiamaj ministoj. La urbo estas enskribita en la Unesko-listo de kulturaj heredaĵoj. En ĝi troviĝas la plej granda kripo Banskoštiavnický Betlehem, kiun kelkaj el ni ankaŭ vizitis.

 

    Vesperaj kulturaj programeroj konsistis el prezento de slovaka popolmuziko, vingustumado kaj dancado, filmoj "Civitano 4" kaj "Ni ne plu estu sklavoj". Teatraĵon R. U. R. prezentis studentoj el la urbo Svitavy. Koncertis por ni la muzikgrupo "No problem" el Ĉeĥio kaj Attila Schimmer el Aŭstrio regalis nin per kantoj el sia repertuaro kaj akrobataĵoj. Dum la adiaŭa vespero ni aŭskultis kantojn, gitarludadon kaj s-ino Tahira Masako el Japanio sukcese aŭkciis kelkajn esperantaĵojn. La kongreso bone sukcesis malgraŭ la sufoka tropika vetero.

 

    La venontjara Sat-kongreso okazos en Herzberg -- La Esperanto-urbo de la 16-a ĝis la 23-a de julio 2016.

 

Redaktoro: Wang Lihua

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments