Memore al la mortintoj en la evento "la 11-a de septembro"
La 11-an de septembro, 2001, per 4 kaperitaj pasaĝer-aviadiloj teroristoj atakis la Mondan Komercan Centron en Novjorko kaj la Pentagonon en Vaŝingtono. Ĉi-jare estas la 14-jariĝo de la evento. Pro tio, usonanoj en diversaj lokoj faris memorajn aranĝojn por esprimi kondolencon al la mortintoj kaj preĝi por la monda paco.
La 9-an de septembro, 2015, laŭ la loka tempo en Novjorko okazis la aktivado "Omaĝo de lumo", dum kiu lumfaskoj briligis la vesperan ĉielon, memore al la evento "la 11-a de septembro".
La 10-an de septembro, 2015, laŭ la loka tempo en Ilinojso, oni starigis 3 000 naciajn flagojn de Usono, memorigante la 3 000 mortinojn en la evento.
La 10-an de septembro, 2015, laŭ la loka tempo en Novjorko, homoj dediĉis florojn al la mortintoj en la memora muzeo de "la 11-a de septembro".
Redaktoro: Zhang Xiaotong
Ipernity: El Popola Chinio
Facebook: EPC El Popola Chinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat