Manovro pri surmara savado de grandaj pasaĝer-ŝipoj
La komuna manovro
Matene de la 8-a de septembro en Yantai de Shandong-provinco, orienta Ĉinio, okazis manovro pri surmara komuna savado de grandaj pasaĝer-ŝipoj. Tio estas la plej grandskala manovro pri savado de pasaĝer-ŝipoj ĝis nun en Ĉinio. En la manovro partoprenis pli ol 900 homoj, 22 ŝipoj kaj 2 helikopteroj.
Savado de akvofalinto
La ĉi-foja manovro estis kune aranĝita de la Ministerio de Transporto de Ĉinio kaj la Shandong-a Registaro. Dum la manovro oni unuafoje faris savadon per ŝipoj kaj unuafoje taksis la tutan procezon de la komuna savado mara, tera kaj aera.
Redaktoro: Niu Xueqin
Ipernity: El Popola Chinio
Facebook: EPC El Popola Chinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat
No Comments